factograf
EO

tria prezidanto de la franca respubliko

Patrice de Mac-Mahon

Patrice de Mac-Mahon

Key facts

naskiĝdato1808-Junio-13
mortdato1893-Oktobro-17
lernejoMilita speciala lernejo Saint-Cyr
okupooficiro, politikisto, militisto
naskiĝlokoSully
mortlokoMontcresson
All data from the card 1
Postenoj
Prezidento de la Respubliko (1873–1879)franca kunprinco de Andoro (1873–1879)Governor of Algeria (en) (1864–1870)Second Empire senator (en)

Marie Edmé Patrice Maurice, Grafo de MAC-MAHON, Duko de Magenta ekde 1859 (naskita la 13-an de junio 1808 en Kastelo Sully - mortis la 17-an de oktobro 1893 ĉe la Kastelo de la Arbaro proksime de Montcresson), estis franca militisto kaj ŝtatisto, Marŝalo de Francio kaj dua prezidanto de la Tria Respubliko.

Li servis kiel senatano (la 24-an de junio 1856 - la 4an de septembro 1870). Estante konvinkita monarkisto, en 1873 li jesis iĝi la provizora prezidanto de Francio por antaŭenigi la restarigon de la monarkio, sed restis en ofico post la adopto de la respublikana konstitucio en 1875.

Antaŭ iĝi ŝtatestro, li havis brilan armean karieron, unue en Alĝerio, poste dum la Krimea Milito kaj la Aŭstro-Sarda Milito. Li estis nobeligita ĉi tie post la venko en la Batalo de Magenta kaj ricevis la titolon Duko de Magenta.

Li ankaŭ estis unu el la centraj marŝaloj dum la Francia-Prusia Milito 1870-1871 (kiun Francio perdis), kaj en 1871 helpis forigi la Parizan Komunumon.

Read next

In 71 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article