factograf
EO
Sign in

Papeeto

Papeeto

Key facts

loĝantaro26 654
areo17,4km²
estasurbo
landoFrancio
dato de fondo aŭ kreo1818
supermara alteco9m
All data from the card 12
Lando
Francio
Kolektivo
Franca Polinezio
Subdivido
Insuloj de Vento
Insulo
Tahitio
Urbestro
Michel Buillard (2008–2014)
Insee-kodo
98735
Poŝtkodo
98714
Loĝantaro
26 017 (2007)
Loĝdenso
1 495,2 loĝ./km2
Koordinatoj
17° 32′ S, 149° 34′ U -17.535022-149.569594
Alteco
0 ĝis 621 m
Areo
17,4 km2
Situo de Papeeto (ruĝe) en Tahitio
Situo de Papeeto (ruĝe) en Tahitio
2 images

Papeeto (tahitie: Pape’ete) estas franca komunumo kaj la ĉefurbo de la transmara teritorio Franca Polinezio. Ĝi estas la plej granda urbo de la insulo Tahitio. La havenurbeto Papeeto kun 26 017 loĝantoj kaj 105 128 loĝantoj en la kunurbaĵo, situas ĉe la nordokcidenta bordo de la insulo. La urbo havas areo de 17,4 km2 kaj popoldenson de 1 495 loĝ./km2.

La haveno situas en aperturo en la rifo. Ne multe rememorigas pri la kolonia urbo; la ĉinaj lignaj domoj, la francaj vilaoj kaj aliaj koloniaj konstruaĵoj ofte estas anstataŭigitaj per betonaj apartementaroj. Ekde la 1960-aj jaroj precipe landinternen aperis novkonstruaĵoj. Oni parolas tahitie; ofte estas protestanta (54%) aŭ romkatolika (30%). Oni ankoraŭ pagas per la CFP-franko sed baldaŭ per la eŭro. La flughaveno Faaa situas kvin kilometrojn de Papeeto. La nomo Pape’ete signifas Akvo el la korbo. La biero kiu estas farata en Papeeto nomiĝas Hinano.

Historio

Antaŭ 1820 Papeeto estis ne pli ol marĉo kun kelke da kabanoj de loĝantoj. Sed en 1820 aktivuloj de la Londona Misiista Societo decidis ekloĝi tie. Reĝino Pomaré decidis de tempo al tempo ankaŭ loĝi tie. Ŝi faris ĉefurbon el ĝi kaj jam baldaŭ pli hompleniĝis en la havenurbo. En 1830 La haveno fariĝis dumvoja haltejo por balenĉasistoj, vaporŝipoj kaj kargoŝipoj. Kaj ankaŭ kompanioj establis sin ĉe la haveno.

En 1842 Tahitio fariĝis franca protektorato kaj du jarojn pliposte la duono de la urbo estis detruita de granda incendio. En 1904 parto de la urbo estis forviŝita pro ŝtormfluso. En 1914, la komenco de la Unua Mondmilito, Papeeto estis bombardita de du germanaj krozoŝipoj. Ekonomia krizo furiozis ĝis en 1964 ĝi fariĝis mararmea kaj aerarmea bazo kaj oni establis centron por nuklea esplorado. La lastaj dekadoj Papeeto havis rapidan kreskon de la popolo, interalie pro 35 000 novuloj el Francio.

Kvartaloj de Papeeto

  • Manuhoe
  • Tipaerui
  • Vallée de la Mission
  • Vaininiore
  • Vallée Sainte-Amélie
  • Tarahoi
  • Mamao
  • Paofai
  • Puea
  • Taunoa
  • Patutoa
  • Orovini

Vidindaĵoj

  • Foiro de Pirae
  • Tombejo de Uranie
  • Paofai-templo
  • Muzeo de Nigra-Perlo
  • Bugenvilea-parko
  • Domo de reĝino Marau
  • Katedralo de Belvédere

Eksteraj ligiloj

Read next

In 92 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article