factograf
EO

Palaco de Westminster

Palaco de Westminster

Key facts

areo10ha
estasparlamentejo
landoUnuiĝinta Reĝlando
troviĝas en administra unuoCivito de Vestminstro
All data from the card 14
Lando
Unuiĝinta Reĝlando
Situo
Londono
Akvokolektejo
0,1 km² (10 ha)
Areo
0,1 km² (10 ha)
Arkitektoj
Charles Barry, Augustus Pugin
Konstruo
1016
Detruo
1834 pro incendio
Rea konstruo
1840-1876
Tipo de heredaĵo
Kultura
Jaro
1987 (11)
Jaro de disvastiĝo
2008
Numero
426
Regiono
Eŭropo
Kriterioj
i, ii, iv
Palaco de Westminster vidata ekde London Eye.
Palaco de Westminster vidata ekde London Eye.

La Palaco de Westminster estas la ejo kie kunvenas la du ĉambroj de la Brita Parlamento (la Ĉambro de Lordoj kaj la Ĉambro de la Komunumanoj). La palaco, kiu estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1987, troviĝas en la norda bordo de la rivero Tamizo, en la urbo Westminster, en Londono, proksime al aliaj registaraj konstruaĵoj en Whitehall. Ankaŭ ĝi havas aliajn kastelojn kiuj estas turismaj vizitindaĵoj.

El palaco komence funkciis kiel reĝa rezidejo, sed neniu monarko loĝis tie ekde la 16-a jarcento. La plejparto el la nuna strukturo datas de la 19-a jarcento, kiam ĝi estis rekonstruita post incendio en 1834, kiu detruis la plejparton de la konstruaĵo. La respondecaj arkitektoj estis Charles Barry kaj Augustus Pugin. La konstruaĵo estas ekzemplo de la novgotiko. Unu el la plej rimarkindaĵoj de la palaco estas la horloĝturo, turisma allogaĵo kiu gastigas la sonorilon Big Ben, erare nomata la horloĝo.

La palaco havas pli ol mil ĉambroj, kaj inter la plej gravaj estas la Haloj de la Ĉambro de la Lordoj kaj la Ĉambro de la Komunumanoj. La palaco ankaŭ inkluzivas kunvenejojn, bibliotekojn, koridorojn, manĝejojn, trinkejojn kaj gimnastikejojn. Ĝi estas ejo kie okazas gravaj ŝtataj ceremonioj, el kiuj la plej grava estas la Malfermo de la Parlamento. La palaco estas forte ligita al la du Ĉambroj kiel demonstras la uzado de la vorto "Westminster" rilate al la "Parlamento". La oficejoj de la parlamentanoj troviĝas en proksimaj konstruaĵoj.


Read next

In 83 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article