factograf
EO

Palaco Chaillot

Palaco Chaillot

Key facts

supermara alteco63m
estaspalaco, kultura institucio
landoFrancio
troviĝas en administra unuo16-a arondismento de Parizo
All data from the card 7
Konstrustilo
novklasika arkitekturo
Arkitekto
Léon Azéma • Louis-Hippolyte Boileau • Jacques Carlu
Lando
Francio
Situo
16-a arondismento de Parizo
Situanta sur
place du Trocadéro-et-du-11-Novembre • Avenuo Prezidento Wilson • avenue Albert-de-Mun • rue Benjamin-Franklin
Poŝtkodo
75016
Retejo
https://en.parisinfo.com/paris-museum-monument/118358/Palais-de-Chaillot
vidaĵo de la palaco kaj la ĝardenoj de Trocadéro de la Eiffel-Turo en 2016
vidaĵo de la palaco kaj la ĝardenoj de Trocadéro de la Eiffel-Turo en 2016

La palaco Chaillot [ŝajo] (franclingve palais de Chaillot) estas palaco lokita en la 16-a arondismento de Parizo, ĉe la placo Trocadéro kaj sur la monteto Chaillot. Ĝi frontas la Eiffel-Turon, lokitan ĉe la alia bordo de la Sejno, laŭ belega perspektivo.

La palaco estis konstruita okaze de la Internacia Ekspozicio de 1937, fare de la arkitektoj Léon Azéma, Jacques Carlu kaj Louis-Hippolyte Boileau, cele al la anstataŭigo de antaŭa palaco. Ĝi gastigas plurajn muzeojn, inkluzive de la

  • Muzeo de Homo aŭ de la
  • Nacia muzeo de la ŝiparo.

Ankaŭ troviĝas tie la Nacia teatrejo de Chaillot.

En tiu palaco subskribis la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj je la 10-a de decembro 1948 la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj.

Vidu ankaŭ

palaco Chaillot
palaco Chaillot
  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Palaco Chaillot – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)



Read next

In 34 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article