factograf
EO

urbo en Pollando

Płock

Płock

Key facts

loĝantaro114 594
areo88km²
estaseksterdistrikta urbo en Pollando, urbo, urbego
landoPollando
dato de fondo aŭ kreo1237
supermara alteco60m
La Mariavita Preĝejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock
La Mariavita Preĝejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock
Granda blazono de Płock
Granda blazono de Płock
La panoramo de Płock de pentristo Wojciech Gerson
La panoramo de Płock de pentristo Wojciech Gerson
La Kastelo de Mazoviaj Princoj
La Kastelo de Mazoviaj Princoj
La kvartalo Radziwie (prononcu: radzjevje) en Płock
La kvartalo Radziwie (prononcu: radzjevje) en Płock
La ponto de la Legionoj de Józef Piłsudski en Płock
La ponto de la Legionoj de Józef Piłsudski en Płock
La konstruaĵo de la Mazovia Muzeo en Płock
La konstruaĵo de la Mazovia Muzeo en Płock
La konstruado de nova ponto tra la rivero Vistulo
La konstruado de nova ponto tra la rivero Vistulo
La Katedrala Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria
La Katedrala Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria
La Sinagogo en Płock
La Sinagogo en Płock
11 images

Płock (prononcata: pŭock) estas urbo en centra Pollando laŭ la rivero Vistulo kun 127474 (2005) loĝantoj. Ĝi situas en Mazovio.

Historio

Pola-bolŝevika milito

La 18-an de aŭgusto 1920 komenciĝis la batalo de Płock — kozaka 3-a Kavaleria Korpuso el teritorio de Kubano dumvoje al la Batalo de Varsovio enrompiĝis al la urbo, kie seksperfortis ĝis morto 40 virinojn en malsanulejo (kuracistinoj, flegistinoj kaj pacientinoj

Dua mondmilito

17.02.1941: Gestapo forveturigis 8 pastrojn de Płock al koncentrejo en Działdowo

Internacia kunlaboro

Esperanto

En la urbo estas La Preĝejo de Mariavitoj (malnov-katolikoj), La Mariavita Preĝejo de Mizerikordo kaj Amo (vidu la supran foton) kaj multaj lokaj kredantoj de Mariavitismo estis esperantistoj.

Mariativismo

Mariavitismo. Religia movado naskiĝinta en Polujo (Płock) en 1887, en la naskiĝjaro de Esperanto. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton. Iniciatinto estis „panjo“ Feliksa Kozłowska, antaŭe katolika monaĥino, estis pluraj pastroj esperantistoj (ekz. pastro Furmaniak Adamo Gabrielo), episkopo esperantisto Maria Filip Feldman li loĝis en Płock (ĉe la strato Dobrzyńska 27) li i.a. prizorgis la "Mariavitan Junularon" (li persone partoprenis la UK de Esperanto kaj aliajn E-aranĝojn) kaj eĉ estis unu arĥiepiskopo d-ro Johano Mario Miĥaelo Kowalski aŭ Maria Michał Kowalski, ĉefulo de mariavita religio (li ankaŭ loĝis en Płock), esperantisto kaj li instruis persone Esperanton, laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estis instruata. Komence la mariavita movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. Mariavitismo distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato estis forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (iam ekzistis 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno“).

Lokaj esperantistoj

Eksteraj ligiloj

  • Fotogalerio de la urbo Płock
  • Urba Oficejo de Płock

Read next

In 66 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article