factograf
EO

Otívar

Otívar

Key facts

loĝantaro1 011
areo57km²
estasmunicipo en Hispanio
landoHispanio
ĉefurboOtívar
supermara alteco300m
All data from the card 7
Poŝtkodo
18698
En TTT
Oficiala retejo
Urbestro
Francisco Robles Carrascosa
Loĝantaro
1 011 (2025)
Loĝdenso
18 loĝ./km²
Alto
300 m
Areo
57 km² (5 700 ha)
Situo de Otívar en la provinco Granada.
Situo de Otívar en la provinco Granada.

Otívar estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio.

Estas sur la deklivaro de la Sierra de Cázulas kaj de la Natura Parko "Sierras de Tejeda, Almijara y Alhama", en la sudokcidenta parto de la provinco Granada. Limas kun la municipoj Jayena kaj Albuñuelas norde; Almuñécar sude; Jete sude kaj oriente; Lentegí oriente; kaj Alhama de Granada, Cómpeta kaj Nerja okcidente.

Je 79 km de Granada ĉefurbo kaj je 13 de Almuñécar (en la mediteranea marbordo), la fundamenta vojo de aliro al Otívar estas la Carretera de la Cabra (Ŝoseo de la Kaprino) kiu el la montopasejo "Suspiro del Moro", en la aŭtovojo Bailén-Motril, trapasas la municipon por ligiĝi kun la nacia ŝoseo 340 ĉe Almuñécar.

Je 300 metroj super la marnivelo, la krutaj kaj fortaj deklivoj estas la fundamentaj trajtoj de la tereno otivara. En ĝia municipa teritorio elfluas la rivero Verde (Verda) kiu fluas tra la valo samnoma kaj irigacias ties terojn.

Read next

In 43 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article