factograf
EO
Sign in

Oratorio

Oratorio
All data from the card 1
Komenco
1700-aj jaroj

Oratorio estas muzikaĵo, kiu plej ofte similas al opero, sed havas ĉiam religian temon. Oratorioj ankaŭ restas sen scenaĵoj aŭ kostumoj.

La oratorio originis el Italio en la frua 17-a jarcento. Kelkaj el ĝiaj komponistoj estis Giacomo Carissimi kaj Emilio di Cavalieri. La tekstoj estis ofte prenitaj el la Biblio, aparte el la Malnova testamento.

Ankaŭ riveliĝis oratorioj en Germanio (Heinrich Schütz) kaj Francio (Marc-Antoine Charpentier).

Kelkaj konataj oratorioj estas la Messiah de Georg Friedrich Händel kaj la Pasiono de Sankta Mateo de Johann Sebastian Bach.

Vidu ankaŭ

Read next

In 63 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article