
Odivelas estas urbo kaj municipo de la Distrikto Lisbono, regiono Lisbono kaj subregiono Granda Lisbono, Portugalio, kun ĉirkaŭ 144 500 loĝantoj. Ĝi estas 10 km nordokcidente de Lisbono kaj atingebla per la reto de metroo.
La areo estas monteta kun iom da agrikulturo (forcejoj kaj pinarbaroj) kaj iomete da brutobredado (ŝafoj). La proksimeco al la ĉefurbo ebligas funkciadon de dormurbo.
Fregesioj

La freguesias kiujn enhavas la municipo estas jenaj:
- Odivelas
- Pontinha e Famões
- Póvoa de Santo Adrião e Olival de Basto
- Ramada e Caneças
Historio

Dolmeno de Pedras Grandes kaj Batalhas (en la fregesio Caneças), kastrumo de Amoreira (en la fregesio Ramada), restaĵoj de romiaj setlejoj en Póvoa de Santo Adrião, arabaj restaĵoj en subgrundo de Paiã (en la fregesio Pontinha), indikas, ke la teritorio de Odivelas estis okupita kontinue laŭlonge de jarcentoj, pro sia fekunda tero kaj modera klimato.
Estas du teorioj pri la etimologio de la loknomo. Laŭ unu, pli legenda kaj amuza, la reĝo Denizo havis kutimon eliri nokte viziti virinojn, kaj tiukadre unu nokton la reĝino Izabela surprizis lin kaj diris al li: "Ides vê-las senhor...?" (Cu vi iras vidi iŝin, sinjoro?). La alia teorio, pli serioza kaj verŝajna, kombinas araban radikon ŭadi (rivero) kun latinida "velas" (veloj), alude al iamaj rivero kaj muelejoj, kies veloj ankoraŭ videblas en la areo.
