factograf
EO

komunumo kaj urbo en Kantono Vaŭdo en Svislando

Nyon

Nyon

Key facts

loĝantaro19 170
areo6,79km²
estaskomunumo en Svislando, urbo en Svislando
landoSvislando
supermara alteco403m
troviĝas en administra unuodistrikto Nyon
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Nyon (distrikto) kaj Nyon (stacidomo).

Nyon (esperante Niono, homonimo de urbo en Malio: Niono) estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto de Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 17 916 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

La urbo Nyon situas ĉe la norda bordo de Lago Lemano, 39 km okcident-sudokcidente de Laŭzano kaj 22 km nord-nordoriente de Ĝenevo.

Najbaraj komunumoj

La urbo limas en nordo al Trélex kaj Duillier, en oriento al Prangins, en sudo al la lago kaj aliflanke de ĝi al la franca komunumo Messery, en sudokcidento al Crans-près-Céligny, kaj en okcidento al Eysins, Signy-Avenex kaj Grens.

Trafiko

Nyon situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo al Laŭzano. Mallarĝŝpura fervojo kondukas de Nyon tra Saint-Cergue al La Cure ĉe la franca landlimo.

La urbo ankaŭ disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano, Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto.

Historio

Romiaj ruinoj en Nyon
Romiaj ruinoj en Nyon

La urbo estis fondita inter la jaroj 44 kaj 46 antaŭ kristo, kiam la romianoj koloniigis la regionon. La unua dokumenta mencio de Nyon tekstas civitas Equestrium id est Noiodunus kaj troviĝas en la dokumento Notitia Galliarum el la jaro 396 post Kristo.

Dum mezepoko Nyon supozeble unue apartenis al la grafejo de Ĝenevo kaj poste formis parton de Burgonjo kaj poste de Savojo. De la savojoj Nyon ricevis en la 13-a jarcento la urborajton. Kiam la bernanoj en 1536 konkeris Vaŭdon, Nyon fariĝis la sidejo de berna vokto, tamen gardis parton de siaj privilegioj.

Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Nyon fariĝis ĉefurbo de la nove kreita samnoma distrikto.

Ekonomio

La urbo estas grava regiona industricentro, kiu profitas de sia bona trafik-situo inter Laŭzano kaj Ĝenevo. Tradicie ĉe la deklivoj norde de la Lago Lemano ekzistas grandaj vitejoj. La urbo estas la sidejo de UEFA, la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj.

Vidindaĵoj

  • La romia anastilozo kun du kaj duono kolonoj estas la simbolo de la urbo.
  • La romia muzeo.
  • La muzeo de Lemano.
  • La kastelo, en kiu videblas la muzeo pri historio kaj porcelano.

Atrakcio

En la lasta semajno da julio, Nyon aranĝas festivalon, la Paléo Festival, unu el la plej grandaj muzikaj festivaloj en Svislando.

Famuloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de la urbo Nyon
  • Nyon en la Historia Leksikono de Svislando


Read next

In 68 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article