factograf
EO
Sign in

Nupce

Nupce

Nupce estas monto en la regiono Ĥumbu de Mahalangur Himal, en la nepala Himalajo. Ĝi kuŝas je nur du kilometrojn OkSOk de la monto Ĉomolungmo. Nupce estas tibeta vorto por "okcidenta pinto", ĉar ĝi ja estas la okcidenta segmento de la montareto Lhotse-Nupce.

Mezuraro

La longa orient-okcidenta ĉefa krestaro de Nupce estas kronita de sep pintoj:

Pinto metroj futoj Latitudo (N) Longitudo (Or)
Nupce I 7,861 25,791 27°57′59″ 86°53′24″
Nupce II 7,827 25,679 27°57′52″ 86°53′34″
Nupce Ŝar I 7,804 25,604 27°57′41″ 86°53′47″
Nupce Nup I 7,784 25,538 27°58′05″ 86°53′08″
Nupce Ŝar II 7,776 25,512 27°57′39″ 86°53′55″
Nupce Nup II 7,742 25,400 27°58′06″ 86°52′54″
Nupce Ŝar III 7,695 25,246 27°57′30″ 86°54′42″

Historio

La ĉefa pinto, Nupce I, estis unuafoje grimpita en la 16a de majo 1961 fare de Dennis Davis kaj la ŝerpa Taŝi kaj la venontan tagon de Chris Bonington, Les Brown, James Swallow kaj Pemba Ŝerpa, membroj de brita ekspedicio.

Vidoj

Nupce dekstre, Everest maldekstre
Nupce dekstre, Everest maldekstre

Eksteraj ligiloj

  • Nupce ĉe Summitpost
  • Nupce ĉe Peakware Arkivigite je 2005-12-27 per la retarkivo Wayback Machine - fotoj
  • Günther Seifferth, Nupce ĉe himalaya-info.org.

Read next

In 38 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article