This title has several meanings
Nukleo devenas de la latina (nucleus) por "centro" aŭ "kerno". Nukleo aŭ kerno ne estas ĉiam sinonimoj kaj havas diversajn signifojn:
- En kemio kaj fiziko, la termino nukleo signifas atomkernon -- la aro da protonoj kaj neŭtronoj en la centro de atomo, kiu konsistigas la plejpartojn de la atoma maso kaj pozitiva ŝargo.
- En elektrotekniko, kerno estas interna parto de bobeno(plej ofte konsistanta el magneta materio), de elektromagneto, Pri kabloj la esprimo "kerno de kablo" uzatas.
- En anatomio kaj fiziologio, nukleo referencas al ĉelnukleo (ĉelkerno) -- la membrane limigita organelo trovita en la eŭkariotaj ĉeloj, videbla per mikroskopo, kiu enhavas ĉefe la kromosomojn de la ĉelo.
- En botaniko, kerno estas (1) ligneca endokarpo de iuj karnaj fruktoj ( drupoj), kiu entenas la semon (ekz. kerno de abrikoto, de ĉerizo); (2) la interna, malmola parto de karna frukto (ekzemple, kernetoj de pomo), kerno aŭ semo tute malmola (ekz. de daktilo).
- En astronomio, kerno estas la interna parto de la terglobo (Vd en terkerno), de kometo (Vd. en kometa kerno), galaksio kaj similaj.
- En informadiko:
- Kerno (operaciumo)
- Kerno (procezoro).
- Kerno (betono)
- En geometrio, kerno estas konveksa pluredro estas formita per la malgranda centra spaco komuna al ĉiuj membroj de pluredra kombinaĵo. Ankaŭ, kerno estas la fonta pluredro por aro de steligoj. Ĉi tiuj du okazoj povas interkovriĝi kaj tiam la aro de steligoj inkluzivas la pluredran kombinaĵon. (Vidu en listo de pluredroj de Wenninger por ĉi tiuj kombinaĵoj kaj pliaj steligoj.)
- En lineara algebro, kerno (matrico) de matrico A estas aro de ĉiuj vektoroj x por kiuj rezulto de la matrica multipliko egalas al la nula vektoro: Ax = 0.
- Kerno (teorio de kategorioj)
- Kernaĵo (geologio) estas cilindra kolono da rokaĵoj aŭ glaĉeroj, aperinta dum borado.
Figura senco de kerno
Laŭ figura senco, kerno estas centra, esenca parto de io.