factograf
EO

Nordorienta Azio

Nordorienta Azio
Mapo de suda parto de Nordorienta Azio.)
Mapo de suda parto de Nordorienta Azio.)

Nordorienta Azio aludas al nordorienta subregiono de Azio.

Difinoj

Ne ekzistas ĝenerale akceptita difino de Nordorienta Azio (plej ofte kaj precize konata kiel Orienta Azio): la senco varias laŭ la kunteksto, en kiu ĝi estas uzata.

En geopolitiko, la usona organizaĵo Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj difinas Nordorientan Azion kiel formata de Japanio, kaj Koreio. Ĉinio, Mongolio kaj orienta parto de Rusio estas ofte inkluzivitaj en geopolitika studado de la regiono, ĉar iliaj interesoj kaj politikoj interagadas kun tiuj de Japanio kaj Koreio. La Japana Maro/Orienta Maro, la Flava Maro, kaj foje la Orientĉina Maro kaj la Oĥotska Maro estas inkluzivataj en studado pri tiu regiono.

En ofta uzado, tamen, la termino Nordorienta Azio tipe inkludas Ĉinion. En tiu formo, la kernaj landoj kiuj konstituas Nordorientan Azion estas Ĉinio, Japanio, kaj Koreio.

La Ekonomika Esplorinstituto por Nordorienta Azio difinas la regionon kiel konsistanta el "Ĉinio, Japanio, Koreioj, Mongolio, kaj orientaj regionoj de Rusia Federacio." La Monda Banko referencas al la "tri ĉefaj ekonomioj de Nordorienta Azio, t.e. Ĉinio, Japanio, kaj Suda Koreio", kaj ankaŭ agnoskas pli larĝan difinon, kiu enhavas Ĉinion (inkluzive de Hong Kong kaj Makao), Tajvanon, Japanion, Koreiojn, Mongolion, kaj rusiajn Foran Orienton kaj Siberion.

En biogeografio, Nordorienta Azio ĝenerale referencas svage al la areo de Japanio, la Korea Duoninsulo, Nordorienta Ĉinio, kaj Rusia Fora Oriento inter la Lago Bajkalo en Centra Siberio kaj la Pacifiko. Por pli larĝa konsidero de Nordorienta Azio, vidu.

Ekonomio

Nordorienta Azio estas unu el plej gravaj ekonomiaj regionoj de la mondo. Ĝi estas ankaŭ unu el ĉefaj politikaj centroj kaj havas gravan influon en la internacia mondo.

Bio-geografio

Nordorienta Azio estas ĉefe kovrita per moderklimataj arbaroj kaj herbejoj. Estas grandA Kontrasto en temperaturoj inter somero kaj vintro. Ĝi estas ankaŭ montara areo.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Northeast Asia angle.


Literaturo

  • Narangoa, Li, kaj Robert Cribb. Historical Atlas of Northeast Asia, 1590-2010: Korea, Manchuria, Mongolia, Eastern Siberia (2014)

Eksteraj ligiloj

  • Center for Northeast Asian Policy Studies - Brookings Institution
  • Kimura, Takeatsu - International Collation of Traditional and Folk Medicine - Northeast Asia - UNESCO

Read next

In 37 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article