factograf
EO
Sign in

Noida

Noida

Key facts

loĝantaro637 272
areo92,1km²
estasurbo
landoBarato
dato de fondo aŭ kreo1976
supermara alteco200m
All data from the card 6
Poŝtkodo
201301
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
637 272 (2011)
Loĝdenso
6 919 loĝ./km²
Alto
200 m
Areo
92,1 km² (9 210 ha)
The Great India Place Mall.
The Great India Place Mall.
IT Parko.
IT Parko.
3 images

Noida, mallongigo de Nova Oĥla Industria Disvolviga Aŭtoritato, estas planita urbo, jam metropolo en Barato sub administracio de la Nova Oĥla Industria Disvolviga Aŭtoritato (nomita ankaŭ NOIDA). Ĝi estas parto de la Nacia Ĉefurba Regiono de Barato. Noida venis al administracia ekzisto la 17an de aprilo 1976 kaj celebras la 17an de aprilo kiel "Noida Tago". Ĝi estis kreita kiel parto de urbaniza trusto dum la polemika Urĝa Periodo (1975–1977). Tiu urbo estis kreita laŭ la UP Industria Aredisvolviga Leĝo pro iniciato de Sanjaj Gandhi. La urbo havas la plej altan enspezon por persono en la tuta Nacia Ĉefurba Regiono. La Noida Aŭtoritato estas inter la plej riĉaj urbaj areoj en la lando.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 637 272 loĝantoj sur areo de 92,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 919 loĝantoj/km², el kiuj maskloj kaj inoj estas 352,577 kaj 289,804 respektive.

Noida estas fama pro elstaraj, arboliniitaj ŝoseoj kaj konsiderata la plej verda urbo de la lando kun ĉirkaŭ 50% de verda ŝirmo, la plej alta el ajna urbo en Barato.

Noida estas situanta en la distrikto Gautam Budh Nagar de la subŝtato Utar-Pradeŝo state. La distriktaj administraciaj sidejoj estas en la najbara urbo Granda Noida. Tamen, la distrikta plej alta registara funkciulo, nome la Distrikta Magistrato (DM), sidejas en Noida. La urbo estas parto de la ento Noida Vidhan Sabha (ŝtata asembleo) kaj de Gautam Budha Nagar (Lok Sabha ento). Ministro de Ŝtato por Kulturo, Turismo de Civila Aviado nome Maheŝ Ŝarma de la Partio de la Popolo de Barato estas la nuna MP de Noida.

Amaskomunikiloj

India Today (signifante Barato Hodiaŭ) estas unu el la plej vaste legataj kaj furorantaj semajnaj revuoj en Barato. Ĝi estas eldonita en la angla kaj hinda lingvoj, same kiel en la tamila, telugua, malajala kaj bengala lingvoj.

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de Noida Aŭtoritato Arkivigite je 2009-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • New Government Housing Scheme Arkivigite je 2016-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
  • Affordable Housing Scheme Arkivigite je 2016-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
  • Development Authority Scheme Arkivigite je 2016-04-30 per la retarkivo Wayback Machine

Read next

In 63 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article