factograf
EO
Sign in

angla drumisto

Nick Mason

Nick Mason

Key facts

naskiĝdato1944-Januaro-27
lernejoUniversitato de Westminster
okupodrumisto, komponisto, kantoverkisto
naskiĝlokoBirmingham
edz(in)oLindy Mason
honorigoKomandoro de la Ordeno de la Brita imperio
ĝenroprogresiva roko
All data from the card 8
Naskonomo
Nicholas Berkeley Mason
Naskiĝo
27-an de januaro 1944 (82-jaraĝa)en Birmingham
Edz(in)o
Lindy Mason • Annette Mason
Deveno
Anglio
Ĝenroj
Progresiva roko, Psikedela rokmuziko
Instrumentoj
Drumo
Aktivaj jaroj
1967 - nuntempo
Retejo
thesaucerfulofsecrets.com

Nick MASON (nasknome Nicholas Berkeley MASON) (naskiĝis la  27-an de januaro 1944 en Birmingham, Anglio), estas drumisto, muzikproduktisto, aŭtoro kaj stiristo, ĉefe fama pro sia partopreno al la rokgrupo Pink Floyd.

Biografio

Nick Mason (maldekstre) kaj David Gilmour dum koncerto de la turneo The Wall de Roger Waters en 2011.
Nick Mason (maldekstre) kaj David Gilmour dum koncerto de la turneo The Wall de Roger Waters en 2011.
Nick Mason stiranta je Bugatti 35 B en la Nürburgring en 1981.
Nick Mason stiranta je Bugatti 35 B en la Nürburgring en 1981.
2 images

Infanaĝo

Nick Mason estas la filo de Bill Mason, fama kaj riĉa filmproduktiso. Li naskiĝis en Birmingham sed trapasis sian infanaĝon en la elita, riĉega kaj artula kvartalo Hampstead de Londono. Li lernis fortepianon kaj violonon kaj poste proksimiĝis al la frapinstrumentoj. Post sia licea tempo, li studis arĥitekturon ĉe la Universitato de Westminister (tiame Regent Street Polytechnic), kie li renkontis Roger Waters kaj Richard Wright, kun kiuj li fondis en 1965 la grupon The Abdabs, kiu poste iĝis Pink Floyd.

Muzika kariero

Kun Pink Floyd

Vidu ĉefan artikolon: Pink Floyd

Nick Mason estis la malplej fama ano de la grupo, subskribinte la plej malmulte da komponaĵoj, sed alportis sian apartan stilon druman. Li ankaŭ estis, kune kun Waters, la kreinto de la sonefektoj kiuj donis specialan etoson al la albumoj de la grupo. Li estas la sola ano, kiu ĉeestis la grupon dum ĝia tuta ekzisto (kun Barrett, Waters kaj Wright en The Piper at the Gates of Dawn kaj kun Gilmour en A Momentary Lapse of Reason). Li partoprenis ĉiujn turneojn de la grupo kaj okaze partoprenis al koncertoj de Waters aŭ Gilmour.

Soloa kariero

Nick Mason neniam faris veran soloan albumon sed partoprenis al multaj kunlaboraĵoj kiel drumisto kaj/aŭ muzikproduktisto, kun Rick Fenn, Carla Bley, Robert Wyatt, Gong, Steve Hillage, Michael Mantler, The Damned.
En 2018, li starigis turneon muzikantan komponaĵojn de Pink Floyd el la 1967-1972 psikedela epoko, "Nick Mason's Saucerful of Secrets".

Aŭtora kariero

En 1988, Nick Mason publikigis la libron Into the red pri siaj aŭtaj spertaĵoj. En 2004, li publikigis detalan biografion pri Pink Floyd titolitan Inside Out.

Strista kariero

Nick Mason partoprenis kvinfoje al la 24 Horoj de Manso inter 1979 kaj 1984 kaj al la Carrera Panamericana en 1991 kun David Gilmour kaj Steeve O'Rourke (la organizisto de Pink Floyd).

Familia vivo

Li havas 4 infanojn: Holly kaj Chloe kun lia unua edzino Lindy Rutter, kaj Cary kaj Guy kun lia dua edzino Anette Linton.

Hobioj

Krom lia partopreno al autaj konkursoj, Nick Mason estas ŝatanto de malnovaj aŭtomobiloj kaj kolektas ilin. Lia kolekto notinde enhavas modelojn de Mc Laren F1 GTR kaj de Ferrarri 250 GTO, inter trideko da aliaj famaj kolektindaj aŭtoj.

Literaturo

  • Nick Mason kaj Mark Hales - Into the red, 1988, 2004 Virgin Books por la 2a eldono, ISBN 1852272252
  • Nick Mason - Inside Out, A Personal History Of Pink Floyd, Weidenfeld & Nicolson, 2004, ISBN 0-297-84387-7

Eksteraj ligiloj

  • Nick Mason ĉe drumomondo (angle)
  • Ten Tenths-paĝo

Read next

In 50 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article