factograf
EO

Nervuro

Nervuro

Nervuro (france nervure, itale nervatura, angle rib, germane Gewölberippe) en la lingvaĵo de arkitekturo estas arkoforma konstruero de volbo el natura ŝtono de ronda diametro - aŭ en fake tre konciza difino de Plena Ilustrita Vortaro "elstara ronda modluro".

Nervuroj havas statike signifan funkcion stabiligi kaj porti volbon aŭ kupolon. Ili ne en ĉiuj kazoj videblas, sed ankaŭ povas poziciiĝi en aŭ super la volba "ŝelo", kvankam plej ofte ja videblas la prilaborita profila parto de nervuro sub la volba ŝelo. Fine de la gotika epoko nervuroj ankaŭ konstruiĝis sen statika funkcio, nur por dekoraj celoj.

Laŭ Francisko Azorín nervuro estas Arkaĵo, formanta kun aliaj reton por subteni panelitan volbon. Elstara cilindreto, prismo, alo, ĉe iu ajn surfaco. Li indikas etimologion el la greka neur (nervo) kaj de tie la latina nervus.

Rimarkindas la kurioza etimologio de tiu koncepto en tre diversaj lingvoj, plej ofte kun rilato al koncepto nervo. Ja, simile al maniero kiel nervoj transportas en la korpoj la esencajn ordonojn por subteni la vivon kaj movon de estaĵo, tiel la nervuroj subtenas la pezon de la ŝirmaĵojn, kupolojn, tegmentojn ktp., do estas same esencaj por la estaĵoj, kiuj konsistas el konstruaĵoj.

Galerio

Jen tuta vico de fotoj pri volboj el gotikaj konstruaĵoj, kiuj bone elstarigas la nervurojn:

  • Frua nervurokonstruaĵo en Sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo je Perugia, Italio
    Frua nervurokonstruaĵo en Sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo je Perugia, Italio
  • Frua nervurokonstruaĵo en Sankta Baŭdelio je Berlanga, Hispanio
    Frua nervurokonstruaĵo en Sankta Baŭdelio je Berlanga, Hispanio
  • Kvarparta kruconervura volbo en la abatopreĝejo je Sankta Lambreĥto, Stirio, Aŭstrio
    Kvarparta kruconervura volbo en la abatopreĝejo je Sankta Lambreĥto, Stirio, Aŭstrio
  • Kolorita kvarparta kruconervura volbo en la kolegiata preĝejo de Neŭŝatelo
    Kolorita kvarparta kruconervura volbo en la kolegiata preĝejo de Neŭŝatelo
  • Stelovolbo en Kulmo, Pollando
    Stelovolbo en Kulmo, Pollando
  • Retovolbo en Sankta Maria Redcliffe, Bristol, Anglio
    Retovolbo en Sankta Maria Redcliffe, Bristol, Anglio
  • Retovolbo en la baziliko Seckau, Stirio
    Retovolbo en la baziliko Seckau, Stirio
  • Retovolbo en la dunava paroĥopreĝejo Sankta Oswald-Möderbrugg, Stirio
    Retovolbo en la dunava paroĥopreĝejo Sankta Oswald-Möderbrugg, Stirio
  • Retovolbo en la paroĥopreĝejo Sankta Oswald-Möderbrugg, Stirio
    Retovolbo en la paroĥopreĝejo Sankta Oswald-Möderbrugg, Stirio
  • Maŝonervura volbo de la paroĥa preĝejo en Königswiesen, Aŭstrio
    Maŝonervura volbo de la paroĥa preĝejo en Königswiesen, Aŭstrio
  • Maŝonervura volbo de la pilgrimpreĝejo Maria en la Sablo en Dettelbach, Germanio
    Maŝonervura volbo de la pilgrimpreĝejo Maria en la Sablo en Dettelbach, Germanio
  • Maŝonervura volbo de la kapelo de la kastelo de Dresdeno, Germanio, tiel nomata Schütz-Kapelo
    Maŝonervura volbo de la kapelo de la kastelo de Dresdeno, Germanio, tiel nomata Schütz-Kapelo

Bibliografio

  • Hans Köpf: Bildwörterbuch der Architektur. 3. Auflage. Alfred Kröner, Stuttgart 1999, ISBN 3-520-19403-1, S.

Read next

In 20 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article