factograf
EO
Sign in

sinteza kaŭĉuka polimero

Neopreno

Neopreno

Neopreno Plata kemia strukturo de la Neopreno CAS-numero-kodo 9010-98-4 ChemSpider kodo 29102 PubChem-kodo 31369 Merck Index 15,6546 Fizikaj proprecoj Molmaso 88.54 g·mol-1 Denseco 1.23 g cm−3 GHS etikedigo de kemiaĵoj GHS Damaĝo-piktogramo GHS Signalvorto Damaĝo GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H302, H315, H319, H332, H335, H350, H371, H373, H411, H412 GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+310, P301+312, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P308+313, P309+311, P312, P314, P321, P330, P332+313 Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Neopreno aŭ polikloropreno estas komerca marko al familio da sintezitaj kaŭĉukoj surbaze de la kloropreno. La neopreno prezentas bonan kemian stabilecon kaj tenas la flekseblecon en vasta gamo da temperaturoj. Originale nomita dupreno la neopreno estis la unua sintezita gumo produktita en industria skalo. La neopreno komerce troviĝas kaj kiel solida kaŭcŭko kaj sub la formo de latekso kaj uzatas en vasta uzvariaĵo tiaj kiaj manikoj de tekokomputiloj, ortopediaj brakoj (pojnoj, genuoj, ktp), elektra izolado, fabrikado de bruligaĵo-rezista gantoj, tuboj kaj sport-vestaĵoj.

Historio

Neopreno estis inventita de la Dupont Kompanio en la 17-a de aprilo 1930 post kiam Elmer Keiser Bolton (1886-1968) vizitadis lecionon de Julius Arthur Nieuwland (1878-1936), profesoro pri kemio en la Universitato de Nia Sinjorino de la Lago, en South Bend, Indianao. La esploroj de Nieuwland fokusiĝis sur la kemio de la acetileno kaj dum la plenumado de siaj klopodoj li produktis la duvinilan acetilenon, ia gelatino kiu firmiĝas en elasta komponaĵo simila al kaŭĉuko kiam en la ĉeesto de sulfura duklorido. Post kiam DuPont aĉetis la patentajn rajtojn el la universitato, Wallace Hume Carothers (1896-1937) ekprenis la komercan disvolvon de la malkovro de Nieuwland kunlabore kun Nieuwland ĝustadire. Arnold Miller Collins fokusiĝis sur la unuvinila acetileno kaj reakciis la substancon kun la gaso klorida acido, manufakturante la kloroprenon.

Literaturo

  • Chemical Book
  • ThomasNet.com Arkivigite je 2017-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
  • Martin's Rubber Company
  • Encyclopaedia Britannica
  • QualityLogoProducts Arkivigite je 2017-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
  • American Chemistry Arkivigite je 2020-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
  • Rubber Gaskets Arkivigite je 2019-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
  • Metro Rubber Corporation 2024-11-11 rubber sheet manufacturing company

Read next

In 43 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article