factograf
EO
Sign in

Neoplasmo

Neoplasmo
All data from the card 1
KIM-10
C00–C97, D00–D48

En medicino, neoplasmo estas nenormala kreskaĵo de histo. Formiĝo de nova histo nomiĝas neoplazio. Neoplasmo de sufiĉa amaso nomiĝas tumoro; maligna tumoro nomiĝas kancero.

Priskribo

Neoplasmo estas ajna nenormala, troa kaj ĉelmultoblo, kies kresko ne rilatas la ĉirkaŭan histon. Neoplasmo daŭre kreskas, eĉ se foriĝas la origina stimulo estiginta ĝin.

Klasifiko

KIM-10 klasifikas neoplasmojn en kvar tipojn:

  • benigna neoplasmo
  • enloka neoplasmo
  • maligna neoplasmo
  • neoplasmo aŭ necerta aŭ nekonata konduto

Etimologio

La termino neoplasmo devenas de la helenaj vortoj νέος néos “juna, nova” kaj πλᾰ́σμᾰ plásma “formitaĵo”. Simile, la termino neoplazio devenas de la helenaj vortoj νέος néos “juna, nova” kaj πλᾰ́σῐς plásis “formado”.

Eksteraj ligiloj

  • Neoplasme (norvege). Store medisinske leksikon.
  • Neoplasi (norvege). Store medisinske leksikon.

Read next

In 53 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article