factograf
EO

rusa prezidenta palaco

Moskva Kremlo

Moskva Kremlo

Key facts

areo27,5ha
dato de fondo aŭ kreo1420
estasKremlo, historia kvartalo, registara konstruaĵo
landoRusio
troviĝas en administra unuoMoskvo
All data from the card 12
Arkitekto
Aristotile Fioravanti • Aloisio da Milano • Faceta Palaco • Pietro Antonio Solari
Estiĝo
1420
Areo
27,5 ha
Lando
Rusio Soveta Unio Rusia Imperio Rusa carlando
Situo
Moskvo
Partoj
Turo Carskaja
Retejo
http://kreml.ru
Koordinatoj
55° 45′ 6″ N, 37° 37′ 4″ O 55.75166666666737.617777777778
Akvokolektejo
0,28 km² (28 ha)
Areo
0,28 km² (28 ha)
Arkitekto
Aristotile Fioravanti
Estiĝo
1420

Moskva Kremlo (ruse Московский Кремль, Moskovskij Kreml') estas plej konata kremlo — fortikaĵo de malnova Rusio. Vorto "kremlo" (kun minusklo „k“) markas en malnova Rusio urban burgon aŭ fortikaĵon. Tial ekzistis centoj da kremloj. En la jaro 1547, en sia deksesjaraĝo, surtroniĝis en Moskvo sur rusan tronon caro Ivano la 4-a. Kronado okazis en tiea fortikaĵo, kiun la caro iom post iom pliriĉigis je pluaj preĝejoj kaj palacoj kaj karakterize li tiel plifortigis ties fortikaĵon. Tiu ĉi la plej signifa rusa Kremlo havas jam majusklon „K“.

Caro Ivano famiĝis kiel kapabla reganto, kiu disvastigis kaj firmigis la rusan imperion, samtempe kiel konfliktoplena viro, senkompata al siaj kontraŭuloj kaj al sia ĉirkaŭaĵo. Malgraŭ ke li trifoje edziĝis kaj li havis eĉ pluajn (de eklezio nebenitaj) ligojn, li ne nur ne trovis familian feliĉon, sed lia abrupta karaktero kaŭzis en la jaro 1581 tragedion, kiam kverelante li morte vundis sian filon. Caro Ivano estas en Eŭropo konata kun kromnomo „La Terura“, kion li kaŭzis pro sia tiranismo. En ties fino li mem, sub premo de konscienco li kunkalkulis siajn viktimojn kaj li ĝiskalkulis ĝis sumo tri cent. Sed al tiamaj rusaj interrilatoj tiu ĉi numero ne signifas tiel multon, la longa regado de caro Ivano estas de rusoj taksita kiel sukcesa, precipe kompare kun ĥaosoj sekvantaj post morto de la caro.

Kremlo en Moskvo

La Moskva Kremlo, vidata de trans rivero Moskva.
La Moskva Kremlo, vidata de trans rivero Moskva.

Kremlo en Moskvo en la paso de jarcentoj evoluis al impoza fortikaĵ-areo. Ĝiaj eksteraj muroj el bakitaj brikoj estas 5 ĝis 17 m altaj, longaj pli ol du kilometroj kaj plifortikigitaj per dudek turoj. Interne troviĝas la plej signifaj rusaj preĝejoj, ekz. „Uspenskij sobor“ el la 15-a jarcento, en kiu estis kronitaj rusaj caroj, „Blagoveŝĉenskij sobor“ kun orizitaj kupoloj kaj „Arĥangelskij sobor“ kun kriptoj de caroj. Krom tiuj (kaj pluaj) preĝejoj estas en Kremlo ankaŭ signifaj palacoj, ekz. „Bolŝij Kremlovskij Dvorec“, finita en la jaro 1849 kaj „Terjemskij Dvorec“ kun privataj ĉambroj de caroj. En kelkaj palacoj estas ekspoziciataj artaj trezoroj de la rusa imperio, amasigita en la paso de la tutaj jarcentoj.

Ĉefan enirejon en Kremlon gardas „Spaskaja baŝnja“ (Turo de Savanto), alta 81 m, finita ĉirkaŭ la jaro 1600. Kontraŭe situas la konata Ruĝa Placo, la loko de solenaj armeaj defiloj. Sur ties fino staras belega templo de Vasilij Feliĉega, finita en la jaro 1559, la brila arkitektona memorigaĵo kaj unu el la plej konataj simboloj de la tuta Rusio.

Aliaj gravaj vidindaĵoj:

Kremlomuro

Nekropolo ĉe kaj en la Moskva Kremlomuro
Nekropolo ĉe kaj en la Moskva Kremlomuro

Ĉe la Kremlomuro flanke de la Ruĝa Placo troviĝas nekropolo (honora tombejo) kun la tomboj de Josif Stalin kaj Leonid Breĵnev kaj aliaj. En la muro mem troviĝas la urnoj de - interalie -:

Monda Heredaĵo

En 1999 UNESKO distingis la Kremlo-ensemblon kaj la Ruĝan Placon kiel Monda Kulturheredaĵo.

La Moskva Kremlo en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Moskvon kun kvin grandaj vidindaĵoj nome la Kremlo, la Ĉielporto, la Facetita Palaco, la Placo Ruĝa kaj la Katedralo de Sankta Bazilo:

-Jen Katedraloj bulbaj sur ora holmo ĉe Kremlo,
tiu de l'Ĉielporto kun kupolaro majesta.
Ene de la muregoj, la Facetita Palaco
kun inkrustaĵoj gemaj kaj diamante rebrilaj,
kaj en la Placo Ruĝa, la Katedralo de Sankta
Bazilo, buntkupola, kun fantazia dekoro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala paĝaro de la muzeo (ruse) (angle)

Read next

In 91 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article