factograf
EO

filmo de 1975 reĝisorita de Terry Gilliam kaj Terry Jones

Monty Python and the Holy Grail

Key facts

dato de eldono1975-Aprilo-09
estasfilmo
reĝisoroTerry Gilliam
ĝenrofantasta filmo
All data from the card 10
Originala titolo
Monty Python and the Holy Grail
Originala lingvo
angla lingvo • franca lingvo • latina lingvo
Kina aperdato
9 apr. 1975, 13 aŭg. 1976, 1975, 14 mar. 1975, 28 apr. 1975, 25 maj. 1975, 18 jul. 1975
Ĝenro
fantasta filmo, aventura filmo, perioda dramo, komedia filmo, parodifilmo, kavalira filmo
Reĝisoro(j)
Terry Gilliam • Terry Jones
Produktisto(j)
Mark Forstater • Michael White
Scenaro
Graham Chapman • John Cleese • Terry Gilliam • Terry Jones • Eric Idle • Michael Palin
Filmita en
Doune Castle • Tomnadashan Mine
Muziko de
Neil Innes
Produktinta firmao
Python (Monty) Pictures

Monty Python and the Holy Grail (Monty Python kaj la Sankta Gralo) estas brita filmo de 1975 reĝisorita de Terry Gilliam kaj Terry Jones, membroj de Monty Python, kun John Cleese, Graham Chapman, Terry Gilliam, Eric Idle kaj Terry Jones.

Tiu ĉi estas la dua longa filmo de Monty Python, en kiu ili uzis novajn kaj nekonvenciajn stilojn de registrado kaj aplikis ilin al komedio, forlasante la strukturon bazitan sur la kompilado de skeĉoj en kiu baziĝis ilia unua filmo And Now for Something Completely Different, kiu prenis skeĉojn de la du unuaj sezonoj de la televida serio Monty Python's Flying Circus.

Intrigo

En la jaro 932 la reĝo Arturo kaj liaj kavaliroj ricevas dian komision: serĉi la Sanktan Gralon, por kio ili devas lukti kontraŭ malamikoj tre diversaj: malicaj rivalaj kavaliroj, sangelverŝaj bestioj (videblaj nue kiek animeo), toskaj francaj soldatoj fortifikantaj kastelon en Anglio, sorĉistinoj, mefistofelaj divenuloj, Scotland Yard, kaj ĝis murdista kaj karnovora kuniklo (kiu mortas detruita per amuza relikvo alportita el la Krucmilitoj: nome la "Sankta Mangrenado de Antiokio").

Parodio de la mezepoka Anglio kaj de la kavaliroj de la reĝo Arturo, la filmo estas reale ekskuzo de Monty Python por plenumi akraj kritikon de la stereotipoj de la moderna vivo, uzante elementojn de la Mezepoko kiel bazo por sia satiro. Kelkaj elstaraj amuzaĵoj temas pri kavaliroj senĉevalaj, kiuj piediras sed havas helpantojn kiuj frapas du kokoŝelojn (por ŝajnigi povegan armeon de ĉevalrajdantoj), la nigra kavaliro, kiu plue luktas kuraĝe eĉ post amputado de ĉiuj liaj membroj (eĉ minacas la reĝon Arturo ke "li batalos per siaj dentoj"), la kastelo loĝata nur de junaj kaj belaj virinoj kiuj intencas ŝtelrabadi la ĉastan Sir Galahad (savita nevolonte de siaj kunuloj), revoluciaj kamparanoj, kaj tiel plu.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Graham Chapman kiel Reĝo Arturo.
  • John Cleese kiel Sir Lancelot, la Nigra Kavaliro (Black Knight)
  • Terry Gilliam kiel Patsy, servisto de Arturo.
  • Eric Idle kiel Sir Robin.
  • Terry Jones kiel Sir Bedevere.
  • Michael Palin kiel Sir Galahad.
  • Connie Booth kiel Miss Islington, la sorĉistino.
  • Carol Cleveland kiel Zoot
  • Neil Innes kiel estro de la menestreloj de Robin.

Bibliografio

  • Larsen, Darl: A Book about the Film Monty Python and the Holy Grail. Rowman & Littlefield, 2015.

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Monty Python and the Holy Grail hispane.

Read next

In 46 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article