factograf
EO

sudslava lingvo

Montenegra lingvo

Montenegra lingvo

La montenegra lingvo (montenegre Црногорски језик aŭ Crnogorski jezik) estas sudslava lingvovariaĵo kaj la oficiala nomo de lingvo de la ŝtato Montenegro. Iuj homoj konsideras ĝin parto de plurcentra serbokroata lingvo aŭ de la serba lingvo, aliaj tamen konsideras ĝin aparta lingvo.

Interkompreniĝo kun parolantoj de la serba, bosna aŭ kroata lingvoj kutime funkcias senprobleme, ĉar la diferencoj fakte malgrandas.

Internacia Organizaĵo por Normigado rigardatas montenegran kiel saman lingvon. Gramatikaj diferencoj de la serba kaj montenegra ne ekzistas.

Alfabeto

Latina ordigo
Latina A B C Č Ć D Dž Đ E F G H I J K L Lj M N Nj O P R S Š Ś T U V Z Ž Ź
Cirila А Б Ц Ч Ћ Д Џ Ђ Е Ф Г Х И Ј К Л Љ М Н Њ О П Р С Ш С́ Т У В З Ж З́
Cirila ordigo
Cirila А Б В Г Д Ђ Е Ж З З́ И Ј К Л Љ М Н Њ О П Р С С́ Т Ћ У Ф Х Ц Ч Џ Ш
Latina A B V G D Đ E Ž Z Ź I J K L Lj M N Nj O P R S Ś T Ć U F H C Č Dž Š


Read next

In 97 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article