Mohsin HAMID (urdue محسن حامد; naskita la 23-an de julio 1971 en Lahoro, Pakistano) estas brit-pakistana verkisto. Li loĝas en Londono kaj ricevis la plej altan pakistanan civilan premion, la Sitara-i-Imtiaz, en 2018.
Hamid studis ekonomikon ĉe la universitatoj Harvard kaj Princeton en Usono. Li laboris kiel administrada konsultisto en Novjorko kaj kiel sendependa ĵurnalisto en Lahoro. Post longa tempo loĝante en Novjorko kaj Londono, li translokiĝis reen al Lahoro en 2009.
Li debutis en 2000 per la libro "Moth Smoke" kaj verkas en la angla.
Lia dua verko, la romano The Reluctant Fundamentalist, estis en la mallonga listo por la Booker-premio de 2007. Ĝi estas plejparte aŭtobiografia - ĝia ĉefrolulo estas juna pakistanano, diplomiĝinto de Princeton, kiu komencas sian profesian karieron ĉe respektata financa institucio en Novjorko. Post la eventoj de la 11-a de septembro 2001, lia vivo (kaj kredoj) spertas draman transformiĝon.
Verkaro
- Moth Smoke (2000) (ISBN 0-374-21354-2)
- The Reluctant Fundamentalist (2007) (ISBN 0-241-14365-9)
- How to Get Filthy Rich in Rising Asia (2013) (ISBN 978-1-59448-729-3)
- Exit West (2017) (ISBN 978-0-241-97907-5)
- The Last White Man (2022) (ISBN 978-0-593-53881-4)
