factograf
EO
Sign in

usona aktoro

Mike Nichols

Mike Nichols

Key facts

naskiĝdato1931-Novembro-06
mortdato2014-Novembro-19
lernejoUniversitato de Ĉikago
okupofilmreĝisoro, filmproduktoro, aktoro
naskiĝlokoBerlino
mortlokoNov-Jorko
All data from the card 1
Membrecoj
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj Nichols and May (en)

Mike NICHOLS (naskita la 6-an de novembro 1931 en Berlino kiel Michail Igor Peshkowsky; mortis la 19-an de novembro 2014 en Novjorko) estis usona reĝisoro, produktoro kaj aktoro, kiu laboris en filmo, teatro kaj televido. Nichols estas unu el la malmultaj artistoj, kiuj gajnis premion Emmy, Grammy, Oskaro kaj Tony (EGOT) kaj BAFTA.

Liaj plej konataj verkoj inkluzivas lian filmdebuton, Who's Afraid of Virginia Woolf? (1966), kaj ĝian sekvan filmon, The Graduate (1967).

Kariero

Mike Nichols komencis sian karieron kiel komikisto kiel parto de la duopo Nichols & May, formita kun Elaine May. En 1963, li debutis sur Broadway kiel reĝisoro. En 1966, li debutis en kino per la adapto de la fama dramo Who's Afraid of Virginia Woolf?, kun Elizabeth Taylor kaj Richard Burton. La sekva filmo de Nichols, The Graduate, estis publikigita en 1967 (kun Dustin Hoffman). Pro The Graduate, Nichols gajnis Oskaron kaj Oran Globon pro reĝisorado. Li estas unu el la malmultaj aktoroj, kiuj gajnis Oskaron, Emmy, Grammy kaj Tony- premiojn.

Li poste reĝisoris la filmojn Silkwood (1983), Heartburn (1986), Biloxi Blues (1988), Working Girl (1988), The Birdcage (1996), Closer (2004), kaj Charlie Wilson's War (2007).

Eksteraj ligiloj

Read next

In 60 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article