factograf
EO

japana poeto kaj fabelisto (1896–1933)

Mijazaŭa Kenĝi

Mijazaŭa Kenĝi

Key facts

naskiĝdato1896-Aŭgusto-27
mortdato1933-Septembro-21
okupopoeto, romanisto, verkisto
naskiĝlokoHanamaki-Kawaguchi
mortlokoHanamaki
verkoNokto de la Galaksia Fervojo
All data from the card 1
Membrecoj
Kokuchūkai (en) Rasu Farmers Association (en)

MIJAZAŬA Kenĝi aŭ Kenĵi (en transskribado Hepburn Miyazawa Kenji, japane: 宮沢 賢治 aŭ 宮澤 賢治 [Mijazaŭa Kenĝi], ankaŭ laŭ la okcidente kutima vortordo Kenzi Miyazawa, Kenĝi respektive Kenĵi Mijazaŭa, n. la 27-an de aŭgusto 1896 kaj m. la 21-an de septembro 1933 en Hanamaki) estis japanlingva poeto kaj verkisto de fabeloj por infanoj en la malfrua Taiŝo- kaj la frua Ŝova-epokoj. Li ankaŭ estis vegetarano, violonĉelisto, pia budhisto, utopia socia aktivisto, kaj esperantisto. Hobie li estis pentristo, muzikisto kaj mineralogo.

Vivo

Li naskiĝis en Hanamaki en Hienuki, en la gubernio Ivate. Post studado ĉe Alta Lernejo de Agronomio kaj Forstokulturo en Morioka (nun Universitato de Ivate, ĉe Agronomia Fakultato), li verkadis instruante kiel asistanto ĉe la profesoro en lernejo pri agronomio.

Poste li eksiĝis kaj inkliniĝis al verkado. En lia vivanteco, nur unu poemaro Haru to Syura kaj unu fabelaro estis eldonitaj, sed postmorte, pli da poemaroj kaj fabelaroj estis eldonitaj, kaj li fariĝis ŝatata poeto-fabelisto inter japanoj. Li ankaŭ eklernis Esperanton, kaj tradukis kelkaj de liaj verkoj al la lingvo. Oni trovis tiun manuskriptojn post lia morto.

Li amis sian hejmlokon, kaj la scenoj de liaj verkoj ofte estas en la fikcia loko Ihatov aŭ Ihatovo, kiu devenis de Iŭate. Tiu aldono de '-o' al la fikcia loknomo kredeble estas influo de esperanta finaĵo de substantivo.

Spirito de liaj verkoj: Mijazaŭa, kiu estis budhisto, sentis, ke ĉiuj vivantaĵoj estas kiel fratoj, kaj ke maleblas al personoj atingi veran feliĉon ĝis tiam ili ne pricelas tiom egale la feliĉon de ĉiuj kaj ĉiaj aliaj vivantaĵoj samtempe. Je Mijazaŭa tio ne estis nur ideo: dum li vagis sur montetoj kaj kampoj, li ofte forgesis sin tute en kontempli al bestoj, plantoj, ŝtonoj, vento, nuboj, ĉielarkoj, steloj. li trovis ĝojon simpatiante je la natura mondo. Tial liaj historioj estas plenaj per ĉiaj estaĵoj, kiuj rilatas nature kaj frate.

Li mortis pro la pulma inflamo kaj tuberkulozo kiel 37-jaraĝa.

Esperanto

Lin interesis Esperanto. Laŭ Jouko Lindstedt, li interesiĝis pri Esperanto tra renkonto kun finnlanda esperantisto, esploristo, sciencisto kaj diplomato en Japanio, Gustaf John Ramstedt, kaj laŭ Sibayama Zyun'iti, li eklernis ĝin en 1926, sed li neniam atingis altan lingvan nivelon.

Li provis traduki kelkajn el siaj verkoj al Esperanto, kiujn oni publikigis longe post lia morto, en 1953. Li cetere uzis en sia verko multajn vortojn influitajn de Esperanto – kiel la o-sufikso en ”Ihatovo” (kune kun ”Ihatov” nomo de ofta fikcia loko en liaj verkoj). Post lia morto liaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto interalie de Konisi Gaku.

Filmserio

En la jaro 2014 en la populara japana film-serio Sakura – jiken o kiku onna, en la 3-a ero de tiu filmserio estis referencoj al Mijazaŭa kaj al Esperanto.

Japana fervoja linio

La stacio-nomojn de la fervoja linio Kamaiŝi (釜石線), estas en esperanto omaĝe al Mijazaŭa Kenĵi.

Verkaro

  • Nokto de la Galaksia Fervojo – unu el liaj plej famaj fabeloj
  • Haru la Ŝura (Printempo kaj Asura)
  • Ĉumon no Oi Rjoriten (La Restoracio de Multaj Mendoj)
  • Gooŝ la ĉelisto
  • La ĝemelaj steloj

Bildgalerio

  • Mijazaŭa Kenĝi – la unua staranta de dekstro – kun kolegoj, ĉirkaŭ 1917
    Mijazaŭa Kenĝi – la unua staranta de dekstro – kun kolegoj, ĉirkaŭ 1917
  • La naskiĝloko de Mijazaŭa, nun muzeo
    La naskiĝloko de Mijazaŭa, nun muzeo
  • Lia vilaĝa rezidejo Rasu chijin kyōkai en Iŭate
    Lia vilaĝa rezidejo Rasu chijin kyōkai en Iŭate

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Trovu « Mijazaŭa Kenĝi » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • city.hanamaki.iwate.jp per la retarkivo Wayback Machine (arkivigite je 2005-12-23)
  • Verkoj de Mijazaŭa en Aozora Bunko (japane)
  • Ampleksa TTT-ejo pri la roluloj kaj verkoj de Mijazaŭa (angle kaj japane)

Read next

In 33 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article