Michel Drucker (naskiĝis la 12-an de septembro 1942 en Vire), estas franca aŭdvida prezentisto kaj televida produktoro.
Li estas emblema figuro en la franca aŭdvida medio dum pli ol duon-jarcento. Ĵurnalisto pri sporto kiam li komencis en 1964, li iĝis esenca varieteo-gastiganto, amiko de la steluloj, kun kultaj programoj kiel Champs-Élysées ĉe Antenne 2 en la 1980-aj jaroj, poste Stars 90 ĉe TF1 en la 1990-aj jaroj, poste finfine revenis al France 2 kun Vivement dimanche ĉiudimanĉe posttagmeze de 1998 ĝis 2022 kaj ekde 2022 ĉe France 3. Ekde 2016, li rakontas dum sia solluda prezentado Seul… avec vous ! (Sola... kun vi!) siajn amikajn anekdotojn kun la steluloj kiujn li renkontis kaj siajn familiajn malfacilaĵojn.
