factograf
EO
Sign in

Mesenio

Mesenio

Key facts

areo2 154km²
estasprovinco de Grekio
landoGrekio
ĉefurboKalamata
troviĝas en administra unuoPeloponezo
All data from the card 10
Lando
Grekio
Ĉefurbo
Kalamata
Akvokolektejo
2 154 km² (215 400 ha)
Areo
2 154 km² (215 400 ha)
Loĝantaro
146 080 (2021)
Denseco
68 loĝ./km²
Poŝtkodo
24x xx
Telefona antaŭkodo
+30-272x0
Aŭtokodo
KM
Municipoj
25

Mesenio (greke Μεσσηνία, Messenia) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis administra provinco en la moderna ŝtato Grekio.

Dum la antikva epoko la teritorio estis floranta regno. Ĝi troviĝas en la sud-okcidento de la preskaŭinsulo Peloponezo. En la eposoj Iliado kaj Odiseado de Homero la regiono aparte konatiĝis pro la mita reĝo Nestoro de Piloso. Ĉefurbo de la regno dum la antikva epoko estis la urbo Meseno, ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta. Centro de la moderna regiono tamen estas la signife pli granda urbo Kalamata.

Laŭ komparo kun aliaj regionoj de Grekio, Mesenio havas relative multe da akvo kaj samtempe varman, sunoriĉan klimaton kaj fekundan grundon, tial ke fruktoj kaj legomoj - ankaŭ por la eksporto al aliaj ŝtatoj - bone kreskas.


Read next

In 42 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article