factograf
EO

seksa praktiko

Masturbado

Masturbado
Virina sinmasturbado
Virina sinmasturbado
Virina sinmasturbado (desegnaĵo de Gustav Klimt el la jaro 1916)
Virina sinmasturbado (desegnaĵo de Gustav Klimt el la jaro 1916)
2 images

Kvankam, laŭ la Fundamento de Esperanto, la esprimo masturbi sin signifas nur masturbi sin mem, en la praktiko masturbado (de alia persono) kaj sinmasturbado estas tute aliaj faroj kaj situacioj (nur parte kompareblaj kun mortigo kaj sinmortigo). Temas entute pri apartaj manieroj seksumi.

Pruvas tion la fakto, ke por masturbi sin kaj melki sin (pli komun-uza) oni disponas ankaŭ la sinonimon onani, retroderivitan el onanismo.

Laŭ kelkaj studoj, la plejmulto de la homoj sin masturbas, precipe dum relativa junaĝo. Tamen, en multaj socioj ekzistas tabuo pri ĝi.

La emo al la masturbado kaj ĝia ofteco, intenso esence dependas de la seksa konstitucio de la individuo.

Ina sinmasturbado

Unu maniero estas fingrumi sin, t.e. meti fingron en la vulvon aŭ piĉon kaj umi per ĝi, eĉ en anuson. Oni povas uzi ankaŭ objektojn, ekzemple lanan ŝtrumpeton, frukton, dildon aŭ vibrilon.

Vira sinmasturbado

Viro praktikanta anusan masturbadon
Viro praktikanta anusan masturbadon

Unu maniero estas preni la penison aŭ kacon per la mano, kvazaŭ formante tubon per la fingroj, kaj poste movi la manon tiel ke, ekzemple, la prepucio alterne nudiĝas kaj kaŝiĝas, ĝis ejakulo.

Prostata masaĝo estas alia tekniko uzata por seksa stimulo, ofte por atingi orgasmon. La prostato foje estas referita kiel la "maskla G-punkto" aŭ P-punkto. Iuj viroj povas atingi orgasmon per stimulado de la prostatglando, per stimulado de ĝi uzante bone lubrikita fingro aŭ dildo enigita tra la anuso en la rektumon.

Reciproka masturbado

Reciproka masturbado
Reciproka masturbado

Reciproka masturbado implikas du aŭ pli da homoj kiuj aŭ masturbas samtempe aŭ sekse stimulas unu la alian, kutime per la manoj. Ĝi povas esti praktikita de homoj de ajna seksa orientiĝo, kaj povas esti parto de alia seksa agado. Ĝi povas esti uzata kiel antaŭludo, aŭ kiel alternativo al seksa penetro.

Se uzata kiel alternativo al vagina penetro, la celo povas esti konservi virgecon aŭ eviti riskon de gravedeco.

Slangaj terminoj rilatante al masturbo

Ĉar la glano povas pensigi pri (senhara) kapo, kaj ĉar oni uzas kvin fingrojn, en la hispana lingvo oni ŝerce povas nomi ĉi manieron eksciti sin "cinco contra uno", "cinco contra el calvo" (resp. "kvin kontraŭ unu", "kvin kontraŭ la kalvulo"); en esperanto oni povus diri "kvin kontraŭ Kalocsay". Simile, en la angla oni diras "beat the bishop" ("bati la episkopon"), en la rusa "гонять лысого" ("peladi la senharulon").

Eksteraj ligiloj

  • Historio de Sinmasturbado, en la retejo afraidtoask.com, arkivigita laŭ stato de junio 2013 angle

Read next

In 121 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article