factograf
EO

Markolo de Nares

Markolo de Nares

Key facts

estasmarkolo, fluanta akvejo
landoGronlando
troviĝas en administra unuoNord-Orient-Gronlanda nacia parko
All data from the card 4
Akvejo
Bafina Golfo, maro de Lincoln
Koordinatoj
80° 0′ 0″ N, 70° 0′ 0″ U 80-70
Longo
450 km (280 mi)
Minimuma larĝo
24 km (15 mi)

80° N 070° U / 80 °N, 70 °U

Markolo de Nares (dane Nares Strædet, angle Nares Strait, france Détroit de Nares) estas markolo en la Arkta oceano, disdividanta nord-okcidenton de Gronlando kaj la insulon Ellesmere kaj liganta Bafinan golfon kun la maro de Lincoln.

La markolo konsistas el pluraj malgrandaj markoloj kaj «golfoj»: sundo de Smith, baseno de Kane, markolo de Kennedy, baseno de Hall kaj markolo de Robeson, kun suma longeco super 500 km. En la plej mallarĝa loko ĝi larĝas ĉirkaŭ 18 km; tio estas la malpleja distanco ne nur inter Gronlando kaj Kanado, sed en politika senco ankaŭ inter Eŭropo kaj Nord-Ameriko. En la markolo de Kennedy situas insulo Tartupaluk, pretendata de Kanado kaj Danio.

Sian titolon la markolo ricevis omaĝe al la brita mara oficiro kaj polusa esploristo George Nares, kiu dum 1870-aj jaroj pere de la Brita Arkta Ekspedicio esploris tiun geografian regionon. La demando pri nomo de la markolo estis finreguligita inter dana kaj kanada registaroj en 1964.

La markolo de Nares situas fore en la nordo, malproksime de varmaj marfluoj. Tial eĉ dum somero tie malfacilas navigado, faciligi ĝin eblas per glacirompiloj.

Read next

In 40 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article