Manchester City (oficiale Manchester City Football Club) – ankaŭ nomata The Citizens – estas futbalklubo en la urbo Manĉestro de Anglio. Post fondiĝo en 1880 je la nomo West Gorton Saint Marks, ĝi ekde 1887 havis la nomon Ardwick A.F.C. kaj en 1894 ricevis la finan nomon Manchester City F.C.. La unua vira teamo de la klubo kvarfoje gajnis la anglian ĉampionecon, kvinfoje la anglian futbalpokalon (FA Cup), dufoje la anglian ligopokalon (League Cup) kaj unufoje la UEFA-pokalon de pokalvenkintoj. La teamo aktuale konkuras en la unua anglia ligo de futbalo (Premier League) kaj pasigis la plejparton de sia historio en tiu nacie plej alta ligo. La oficialaj maskotoj de la klubo estas la fikciaj "eksterteruloj" „Moonchester“ kaj „Moonbeam“, aludante al la sona simileco de la unua silabo de la urba nomo al la angla vorto "moon" = "luno".
En septembro 2009 la ŝejĥo Mansur bin Zajed Al Nahjan (arabe منصور بن زايد آل نهيان) el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj komplete aĉetis la klubon. Li jam ekde 2008 posedis ĝin parte. La emirlandana entreprenisto Ĥaldun Ĥalifa Al Mubarak ekde 2008 estas la kluba prezidanto. Aktuala ĉeftrejnisto de la kluba unua vira teamo ekde 29-a de junio 2026 estas Enzo Maresca.
Oni atentu ne miksi la klubon kun la samurba kaj simile sukcesa alia futbalklubo Manchester United. Ili estas rivaloj en la Manĉestra derbio.
Precipaj ludantoj en la jarsezono 2020-2021
Sub la gvido de trejnisto Pep Guardiola (2016-2026), la teamo en 2020-21 gajnis la unuan anglan ligon de futbalo (Premier League) kaj ripetis tiun trimfon tri pliajn fojojn ĝis 2023-24. Tial la fokusiĝo pri la historia jarsezono 2020-2021.
- Kyle Walker, nombro 2, defendulo (ekde 2017)
- Rúben Dias, nombro 3, defendulo (ekde 2020)
- John Stones, nombro 5, defendulo (ekde 2016)
- Nathan Aké, nombro 6, defendulo (ekde 2020)
- Raheem Sterling, nombro 7, avanulo (2015–2022)
- İlkay Gündoğan, nombro 8, mezulo (2016–2025)
- Gabriel Jesus, nombro 9, avanulo (2017–2022)
- Sergio Agüero, nombro 10, avanulo (2011–2021)
- Oleksandr Zinĉenko (Олександр Зінченко), nombro 11, defendulo (2017–2022)
- Zack Steffen, nombro 13, golulo
- plus Rodri, nombro 16, defendulo (ekde 2019)
- kaj Ederson, nombro 31, golulo (2017–2025)
Post 2021 aldoniĝis inter alie
- Erling Haaland, nombro 9, avanulo (ekde 2022)