La makedona lingvo (македонски) estas sudslava lingvo parolata kiel gepatra lingvo de proksimume du milionoj da homoj, precipe en la Nord-Makedonio kaj la makedona diasporo, kun pli malgranda kvanto da parolantoj tra la transnacia regiono Makedonio. Ĝi estas la oficiala lingvo de la Respubliko Nord-Makedonio kaj leĝe agnoskata minoritata lingvo en partoj de Albanio, Rumanio kaj Serbio. Ĝia ISO-kodo estas mk. Ekzistas Vikipedio en la makedona lingvo.
La norma makedona lingvo efektiviĝis kiel oficiala lingvo de la Socialisma Respubliko Makedonio en 1945 kaj poste evoluis modernan literaturon. La plejparto de la kodigo formaliĝis dum la sama periodo.
Makedonaj dialektoj formas kontinuumon kun bulgaraj dialektoj kaj pli vastan kontinuumon kun la serbokroataj per la intermezaj torlakaj dialektoj.
La nomo de la makedona lingvo estas polemika afero en Grekio kaj Bulgario, samkiel ĝia distingeco kompare kun la bulgara en Bulgario. En Bulgario ĝi estas ofte konsiderata kiel unu el tri lingvaj normoj de la bulgara, la makedona lingva normo. Ĝi ne estas agnoskita de la Instituto por la Bulgara Lingvo ĉe la Bulgara Akademio de Sciencoj. Dum oficialaj kontaktoj inter delegatoj de Makedonio kaj tiaj de Bulgario kaj Grekio, la lastaj ne agnoskas la makedonan kiel memstaran lingvon.
La makedona estas skribata per cirila alfabeto kun tri propraj literoj: ѓ, ќ kaj ѕ.
La moderna makedona ne estas identa kun la klasikepoka makedona lingvo, ankaŭ hindeŭropa lingvo kiun ni konas nur el kelkaj propraj nomoj kaj simile, kaj estis verŝajne tre parenca al la greka, ĉu kiel dialekto aŭ kiel parto de pli vasta hindeŭropa branĉo, kiu inkludus la grekan kaj makedonan.
Eksteraj ligiloj
- Pri Makedona lingvo en Ethnologue (angle)
- Ekzemploteskto en language-museum kun angla traduko
- Lengua Macedonia (historio, priskribo, mapoj) en Promotora Española de Lingüística (hispane)
- Lingva Mapo de Sudorienta Eŭropo (angle, france)
- Elstara artikolo pri la makedona en la "Enciklopedio de la eŭropa oriento" de la universitato de Klaŭdiforumo. germane
- Lingva Mapo de Balkanoj (hispane)
- Serĉrezultoj de Rosetta Project
