Por aliaj signifoj de M25, vidu la paĝon M kun nombro.
M25 (Messier 25 aŭ IC 4725) estas malfermita stelamaso en Sagitario. Charles Messier enskribis ĝin en sia katalogo en 1764
M25 nombras almenaŭ 86 stelojn, el kiuj du gigantoj, de spektroklaso G, kaj U Sagittarii: cefeido de periodo 6,74 tagoj malkovrita en 1956.
Du gigantaj steloj de spektroklaso M estas tie ankaŭ videblaj, sed ne estas anoj de la amaso.
