factograf
EO

franca komponisto

Louis Hector Berlioz

Louis Hector Berlioz

Key facts

naskiĝdato1803-Decembro-11
mortdato1869-Marto-08
lernejoKonservatorio de Parizo
okupodirigento, verkisto, aŭtobiografo
naskiĝlokoLa Côte-Saint-André
mortlokoParizo
All data from the card 2
Honorigoj
(12-a de aŭgusto 1864) Oficiro de la Honora Legio(10-a de majo 1839) Kavaliro de Honora Legio Premio de Romo
Membrecoj
Akademio de Belartoj de Francio (1856–1869)Prussian Academy of Arts (en) (1845–1869)Reĝa Muzika Akademio
Hector Berlioz (pentraĵo de Honoré Daumier)
Hector Berlioz (pentraĵo de Honoré Daumier)

Louis Hector BERLIOZ (naskiĝis la 7-an de februaro 1803 en La Côte-Saint-André, mortis la 8-an de marto 1869 en Parizo) estis franca romantika komponisto, konata pro sia Fantazia Simfonio (1830) kaj pro sia Rekviemo (1837).

Li pasigis dek ok jarojn en sia naskiĝloko La Côte-Saint-André (kantono Isère), kaj poste li translokiĝis al Parizo celante iĝi kuracisto, same kiel lia patro. Tamen, en 1822 li komencis studi muzikon, kaj en 1826 li iĝis lernanto de la fama Konservatorio de Parizo.

Li konis aktorinon irlandan, kiu rolis Ofelian en la verko Hamlet de Ŝekspiro, kaj arde enamiĝis al ŝi kaj al la verkoj de la angla majstro. En 1830 li komponis la Simfonion Fantazian (partoj unua: Revoj kaj pasioj, dua: Balo, tria: Sceno en kampoj, kvara: Marŝo al mortiĝejo, kaj kvina: Sonĝo pri nokto sabata), sian plej faman verkon, kiun li subtitolis Epizodoj en vivo de artisto, kie oni volas vidi lian pasion por Harriet Smithson, irlanda-angla aktorino, kun kiu li edziĝis en 1833.

Eksteraj ligiloj

  • Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn tage) – serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto
  • Hector Berlioz

Read next

In 110 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article