Lostorf estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 843 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Lostorf etendiĝas sude de la Soloturna Ĵuraso ĉe la norda marĝeno de la ebenaĵo de rivero Aro. Al la komunumo Lostorf apartenas krom al vilaĝo Lostorf ankaŭ la vilaĝetoj Mahren kaj Bad Lostorf.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Lostorf limas en nordo al Zeglingen (BL), en nordoriento al Rohr, en oriento al Stüsslingen, en sudoriento al Niedergösgen, en sudo al Obergösgen, en sudokcidento al Winznau, en okcidento al Trimbach, kaj en nordokcidento al Wisen.
Bad Lostorf
En Bad Lostorf ekzistas mineralakva Varmfonta banejo, kiu akiras sian akvon el du gipsakvaj kaj du sulfurakvaj fontoj. La mineralfontoj, kiuj verŝajne estis jam uzitaj dum romia epoko estis remalkovritaj en la jaro 1412.
Trafiko
Lostorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka konektovojo, kiu de Erlinsbach kondukas tra Stüsslingen kaj Lostorf al Obergösgen. Per buslinioj al Erlinsbach, Rohr, Dulliken kaj Olten la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
Eksteraj ligiloj
- Lostorf en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Oficiala retejo de la komunumo Lostorf
Bildoj
