factograf
EO
Sign in

municipo en Groningo, Nederlando

Loppersum (Groningo)

Loppersum (Groningo)

Key facts

loĝantaro9 537
areo112km²
estasnederlanda municipo
landoNederlando
ĉefurboLoppersum
supermara alteco1m

Loppersum (53° 19′ N; 06° 44′ E Mapo) estas vilaĝo kaj antaŭa municipo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La antaŭa municipo havas 11 030 loĝantojn (je la 1-a de junio 2005) kaj areon de 111,99 km².

La vilaĝo Loppersum situas je la Lopster Wijmers. En la centro estas bela gotika, parte romanogotika krucokirko, la Petro- kaj Paŭlokirko, kun bela internaĵo.

La municipo ofte estas menciita kiel epicentro de la terskuoj sekve de la termalleviĝo pro la produktado de tergaso.

Subdivido

La municipo Loppersum enhavas la sekvajn vilaĝojn: Eekwerd, Eekwerderdraai, Eenum, Fraamklap, Garrelsweer, Garsthuizen, Hoeksmeer, Honderd, Huizinge, Kolhol, Leermens, Loppersum, Lutjerijp, Lutjewijtwerd, Merum, Middelstum, Oosterwijtwerd, Startenhuizen, Stedum, Stork, Toornwerd, Westeremden, Westerwijtwerd, Wirdum, Wirdumerdraai, 't Zandt, Zeerijp, Zijldijk.

Historio

Loppersum ekestis sur rifuĝmonteto dum la frua Mezepoko kie ĉirkaŭ la jaro 800 la unua kirko estis konstruita.

Publika transporto

Loppersum situas je la fervojlinio Groningen-Delfzijl, kun stacioj en Loppersum kaj Stedum. Krom tio estas la sekvaj buslinioj:

  • linio (1)40: Groningen - Ten Boer - Garrelsweer - Appingedam - Delfzijl
  • linio (1)42: Groningen - Ten Boer - Garrelsweer - Loppersum
  • linio 45: (Garrelsweer) - Loppersum - Zeerijp - 't Zandt - Spijk - Holwierde - Delfzijl
  • linio (6)62: Loppersum - Westeremden - Garsthuizen - Uithuizen
  • kvartalbuso 91: Loppersum - Eenum - Leermens - Oosterwijtwerd - Holwierde - Appingedam

Eksteraj ligiloj

Read next

In 24 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article