factograf
EO
Sign in

municipo en Groningo, Nederlando

Appingedam

Appingedam

Key facts

loĝantaro11 721
areo24,62km²
estasurbo, loĝloko en Nederlando, loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
landoNederlando
supermara alteco0m
troviĝas en administra unuoEemsdelta
Municipo Appingedam en 1866 (Atlaso de la provinco Groningen 1865-1870)
Municipo Appingedam en 1866 (Atlaso de la provinco Groningen 1865-1870)
2 images

Appingedam (53° 19′ N; 06° 52′ E Mapo), loĝantoj je la 1-a de junio 2005: 12.369) estas urbo kaj antaŭa municipo en la nordo de Nederlando, en la provinco Groningen. La antaŭa municipo havas areon de 24,62 km² (el kiu 0,76 km² akvo).

La urbeto Appingedam, situas ĉe la Damsterdiep, estas la plej grava loĝloko de la historia regiono Fivelingo. Ĝi estas unu el la tri urboj de la provinco.

Historio

Pendandaj kuirejoj super la Damsterdiep
Pendandaj kuirejoj super la Damsterdiep

Appingedam ricevis urborajtojn en 1327 kaj tiam ĝi ankoraŭ administracie apartenis al Frislando. Pro tio ĝi estis kiel komerca loko grava konkuranto de la urbo Groningen. Kiam Groningen ricevis staplorajton, Appingedam rapide malpli graviĝis. Poste ankaŭ Delfzijl kun sia marhaveno superis la urbeton.

Nuntempe Appingedam aspektas ankoraŭ sendube kiel urbeto, kaj donas tiurilate "miksaĵon da akra komerca spirito, norda senpasieco kaj iom da romantiko", kiel diras la komunuma retejo. La plej fama vidindaĵo estas la pendantaj kuirejoj super la Damsterdiep.

Municipo

La antaŭa municipo Appingedam ankaŭ enhavas la sekvajn vilaĝojn: Garrelsweer, Jukwerd, Laskwerd, Marsum, Oling, Opwierde, Solwerd, Tjamsweer. Ĝi nun apartenas al la municipo Eemsdelta

Publika transporto

En Appingedam estas stacidomo de la fervojo Groningen-Delfzijl.

Appingedam ankaŭ havas aŭtobusan stacion kun la sekvaj gravaj interligoj:

  • linio (1)40: Groningen-Ten Boer-Appingedam-Delfzijl
  • linio 45: Appingedam-Delfzijl-Holwierde-Bierum-Spijk (pluen en la direkto Loppersum)
  • linio 49: Appingedam-Siddeburen-Zuidbroek
  • linio (1)78: Appingedam-Siddeburen-Schildwolde-Slochteren (pluen direkto Groningen)
  • kvartalbuso 91 Appingedam-Holwierde (pluen direkto Loppersum)

Eksteraj ligiloj

Read next

In 45 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article