factograf
EO

departemento-ranga urbo en Ĝjangsuo, Ĉinio

Lienjunan

Lienjunan

Key facts

loĝantaro4 599 360
areo7 615km²
estasduanivela urbo, urbego
landoĈinio
dato de fondo aŭ kreo1935-Aprilo-01
troviĝas en administra unuoĜjangsuo
All data from the card 5
Poŝtkodo
222000
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
4 599 360 (2020)
Loĝdenso
604 loĝ./km²
Areo
7615,29 km² ( 761 529 ha)
Ĉefvojo en Lienjunan
Ĉefvojo en Lienjunan
2 images

Lienjunan, laŭ simpligita ĉina skribo 连云港, laŭ tradicia ĉina skribo 連雲港, laŭ pinjino Liányúngǎng, laŭ poŝto Haichow (=Urbo de Maro) estas prefektujnivela milionurbo, grava mara havenurbo kaj universitata urbo en provinco Ĝjangsuo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo devenas de la mara insulo Lien kaj la monto Juntai, ilia traduko estas "Haveno Konektanta la Nubojn".

Loĝantaro

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 4 599 360.

Geografio

Haveno
Haveno

La prefektujnivela teritorio situas laŭ Flava Maro kun 205 kilometrojn longan marbordon kaj kovras areon de 7 777 km². Proksimume 33 malgrandaj insuloj kuŝas apud la marbordo. La areo administras ses distriktnivelajn dividojn.

Historio

Lienjunan estas unu el la unuaj 14 ĉinaj marbordaj urboj fare de la imperia registaro en 1905, kiuj malfermiĝis al la ekstera mondo, kaj estas kreskanta centro por industrio, internacia komerco kaj turismo en orienta Ĉinio. Dum la historio multe da administraj ŝanĝoj okazis, fine en 1962 estis deklarita la prefektujnivela urbego.

Ekonomio

Proksime funkcias nuklea centralo, preskaŭ la plej granda en Ĉinio. La areo ankaŭ estas riĉa je natura kristalo, el kio oni fabrikas produktaĵojn. La Ekonomia kaj Teknologia Evoluiga Zono de Lienjunan estis aprobita en 1984.

Edukado

En la prefektujnivela areo universitato kaj 2 altlernejoj funkcias.

Trafiko

Stacidomo
Stacidomo
Vojo kun ornama bordego
Vojo kun ornama bordego
2 images

Lienjunan estas la orienta finstacio de la Nova Eŭrazia Terponto kaj la proponita Norda Orienta Okcidenta Varkoridoro. La haveno havas proksimajn celojn en Sud-Koreio kaj suda Japanio, krome ĝi havas oportunan transporton inkluzive de aŭtovojoj, fervojoj, haveno kaj flughaveno.

Klimato

La klimato estas humida musona subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa kun kvar apartaj sezonoj, malvarma kaj seka vintre, varma kaj pluva somere. Estas sufiĉa sunlumo kaj modera pluvokvanto. Jare pluvas po 905 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, ne nur dum musono. La pluvo kulminas julie, vintre malofte neĝas. La averaĝa jara temperaturo estas 15 °C kaj varias 10-20 °C.

Vidindaĵoj

Piedstrato
Piedstrato
Internacia areo
Internacia areo
Hotelo
Hotelo
Templo
Templo
Pagodo
Pagodo
5 images
  • preĝejoj
  • strando en proksima mara insulo
Bildoj pri Lienjunan


Ĝemelurboj

Read next

In 46 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article