factograf
EO
Sign in

Lichinga

Lichinga

Key facts

loĝantaro142 253
areo280km²
estasurbo, komunumo de Mozambiko, urbego
landoMozambiko
supermara alteco1 398m
oficiala lingvoportugala lingvo
All data from the card 4
Loĝantaro
142 253 (2007)
Loĝdenso
508 loĝ./km²
Alto
1 398 m
Areo
280 km² (28 000 ha)

Lichinga (prononcu [liŝinga]) estas grandurbo, provinca ĉefurbo kaj diocezo en Mozambiko. La historia loknomo estis Vila Cabral.

Bazaj informoj

Geografio

Lichinga situas sur altebenaĵo 45 km oriente de Malavia Lago, en la norda parto de la lando. Maputo etendiĝas 1435 km.

Historio

Portugaloj fondis la urbon, kiel Vila Cabral en 1931. Ĝi havis urban statuson en 1962 kaj evoluis, kiel centroj de agrikulturo kaj la kolonia armeo. Dum la civila milito (1975-1992) ofte okazis epidemioj kaj venis multe da rifuĝintoj.

Ekonomio

La plej grava ekonomia agado estas la arbaraj laboroj. En la ĉirkaŭaĵo de Lichinga oni plantis pinojn, el kio evoluis la lignaĵa industrio.

Trafiko

Lichinga havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Pemba, Nampula kaj Malavia Lago. La fervojo sekvas unuparte vojon al Nampula, aliparte vojon al la lago, sed la fervojo ne atingas la lagon, la finhaltejo situas en la proksimeco.

Klimato

Pro la alteco Lichinga havas moderan tropikan klimaton havanta 2 sezonojn. La seka sezono daŭras inter majo-septembro kun averaĝa temperaturo 14 °C. En la ceteraj monatoj somero estas kun averaĝa temperaturo 21 °C kaj kun pluvoj. Jare pluvas po 1150 mm.

Fontoj

  • Angla kaj franca Vikipedioj
  • [1] Arkivigite je 2013-06-30 per Archive.today
  • mapo

Read next

In 42 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article