
León, komplete Santiago de los Caballeros de León, estas la provinca ĉefurbo de la samnoma administra departemento. La urbo situas en la okcidento de Nikaragvo kaj havas ĉirkaŭ 158.000 loĝantojn.
La urbo fondiĝis en la jaro 1524 de Francisco Hernández de Córdoba. La tiutempa León tamen situas ĉirkaŭ 30 km for de la hodiaŭa. Post erupcio de la vulkano Momotombo oni rekonstruis la urbon proksime de la indiĝena setlejo Subtiaba. La ruinoj de la malnova León (hodiaŭ nomata León Viejo) estas en la listo de la mondaj kulturheredaĵoj.
Urbaj partnerecoj
- Hamburg, ekde 1989
- Salzburg, Aŭstrio, ekde 1984
- Oxford, Britio
- Lund, Svedio
- Utrecht, Nederlando
- Zaragoza, Hispanio
- Gettysburg, Pensilvanio, New Haven, Konektikuto, kaj Berkeley, Kalifornio, Usono
Retpaĝoj
- Universitato de León Arkivigite je 2009-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
