factograf
EO

papo de la katolika eklezio

Lando (papo)

Lando (papo)

Key facts

naskiĝdato900
mortdatoMarto 914
okupokatolika sacerdoto
mortlokoRomo
postenopapo

Lando estis elektita papo en julio aŭ aŭgusto de 913 kaj mortis en februaro 914. Pri Lando tre malmulte estas tradiciita. Lia patro nomiĝis Taino, kaj Lando naskiĝis proksime oriente de Romo.

Pri la pontifikeco de Lando ni scias nur, ke li subtenis sian gepatran diocezon Sabina per donacoj kaj privilegioj.

Verŝajne la papo staris sub plena kontrolo de la roma urboreganto Teofilakto la 1-a de Tusculum, kiu kiel vestaristo (vestararius, papa kameraisto) kontrolis la administradon de la tuta posedaĵo de la eklezio kaj krome kiel doĝo kaj konsulo estris la senaton kaj la milicon. Li estis la lasta papo, kies nomon neniu posta papo reuzis.


Read next

In 73 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article