factograf
EO
Sign in

komunumo de Svislando

Lalden

Lalden

Key facts

loĝantaro649
areo1,37km²
estaskomunumo en Svislando
landoSvislando
supermara alteco658m
troviĝas en administra unuoValezo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lalden (stacidomo).

Lalden estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 654 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Lalden situas en Supra Valezo ĉe la norda bordo de la rivero Rodano ĉe la suda rampo al la malnova Lötschberg-Tunelo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Lalden kaj la industria setlejo Finnubach kaj la setlejo Lalden Station ĉe la stacidomo de la malnova Lötschbergfervojlinio.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,28 km², de kiuj 5,5% estas kovritaj de arbaro, 45,3% servas por agrikulturo kaj 27,3% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lalden limas en nordo al Eggerberg, en nordoriento al Naters, en oriento al Brig-Glis, en sudo al Vispo, kaj en okcidento al Baltschieder.

Trafiko

Lalden situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj tamen facile atingeblas pere de vojo, kiu kondukas al la kantona ĉefvojo n-ro 9 en Vispo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la malnova Lötschbergfervojo de Brigo al Spiez.

Historio

La unua dokumenta mencio de Lalden datiĝas el la jaro 1218 kiel Laudona. Ekde la mezepoko apud Lalden ekzistas ponto trans Rodano, kiu konektas la lokon kun Vispo. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Lalden apartenis al la kvartalo Vispo de la Valeza Dekono Vispo. La komunumaj statutoj, kiuj datiĝas el la jaro 1540 estis renovigitaj en la jaro 1734. En la jaro 1662 estis konstruita komunuma domo, kiu estis novkonstruita en la jaro 1744. En la 1960-aj jaroj la iama kamparana vilaĝo estis pro la konstruo de fabrikoj de Lonza transformita al industria komunumo. Hodiaŭ 80% de la loĝantaro laboras en industrio.

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de la komunumo Lalden
  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lalden – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)



Read next

In 28 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article