factograf
EO
Sign in

malprofunda akvujo apartigita de ia barilo for de pli granda akvujo

Laguno

Laguno
Laguno de Venecio
Laguno de Venecio

Laguno estas malprofunda akvujo separita de la pli profundakva ĉefparto de la maro per amasiĝo de sablo aŭ koraloj, sed ligita al la maro per minimume unu akvopasejo.

Pro la kunefiko de mara salakvo kaj alfluanta nesala akvo, la laguno enhavas saletan akvon. Se la apartigo estas kompleta, ekestas lago kun nesala akvo.

En atolo, laguno estas etendaĵo da akvo, ĉirkaŭita de koralrifoj.

La vorto laguno devenas, trans la itala laguna, de la latina lacuna, kiu signifas "lageto". En hispana lingvo, laguna estas natura rezervujo de akvo de pli malgrandaj dimensioj -precipe en profundo- ol lago; tiuj, kiuj estas apartigitaj de la maro per baro, estas konataj kiel "lagunas costeras".

Famaj lagunoj

Vidu ankaŭ

La satelita foto de la Vistula Laguno. Ĝi estas parto de la golfo de Gdansko dividita per la Vistula Terlango.
La satelita foto de la Vistula Laguno. Ĝi estas parto de la golfo de Gdansko dividita per la Vistula Terlango.
La Laguno de Karavasta (Albanio), kiu restis en natura stato
La Laguno de Karavasta (Albanio), kiu restis en natura stato
2 images

Read next

In 103 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article