factograf
EO
Sign in

ĥemia elemento kun simbolo Cr kaj atomnumero 24

Kromio

Kromio

Key facts

estasĥemia elemento
maso52 daltono
priskribita en fontoArmenia Enciklopedio

Kromio (aŭ ĥromo, laŭ la greka χρῶμα, aŭ kromo) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cr kaj la atomnumero 24. Ĝi estas brila transirmetalo kun alta frostopunkto, utila en alojoj. Kromo havas nek odoron nek guston, kaj ĝi estas fleksiĝema. Ĝi estas la unika elemento de la perioda tabelo, kiu estas antiferomagneta ĉe la media temperaturo.

Historio

Crocoite (PbCrO4) de Tasmanio
Crocoite (PbCrO4) de Tasmanio

La 26-an de julio 1761, Johann Gottlob Lehmann trovis oranĝkolora-ruĝan mineralon en Uralo, kiun li nomis Siberia ruĝa plumbo. Li pensis, ke tiu mineralo estis plumba kombinaĵo kun seleno kaj fero, sed ĝi estis plumba kromiato (PbCrO4), kiu nun nomiĝas krokoit (angle crocoite). En 1770, Peter Simon Pallas vizitis la saman ejon, kaj trovis tiun saman ruĝan "plumban" mineralon. Ĉi tiu mineralo estis tre utila kiel pigmento, do ĝia uzado kiel farbo populariĝis. Ankaŭ, flava koloro kreita de krokoito populariĝis kiel moda koloro.

En 1797, Louis Nicolas Vauquelin ricevis krokoiton. Li produktis kromian oksidon (CrO3) per miksado de crocoite kaj klorida acido (HCl). En 1798, Vauquelin produktis metalan kromon per lignokarba forno. Li trovis kromon en gemoj kiel rubeno kaj smeraldo. Li sukcesis izoli puran kromon.

Dum la 1800-oj, kromo estis uzata kiel farbo kaj tanada salo. Nun ĝia uzado estas primare (85%) en metalaj alojoj, aparte en rustorezista ŝtalo. Ĝi estas ankaŭ uzata en la kemiaj kaj metalaj industrioj.

Kromo nomiĝis pro la greka vorto "Chrôma" (kiu signifas koloro), ĉar estas multe da koloraj kombinaĵoj kun kromo.

Trivalenta kromo (Cr(III)) nature troviĝas en multaj nutraĵoj kaj estas vendita kiel nutra suplemento, kvankam ne estas sufiĉaj pruvoj, ke nutra kromo provizas nutrajn avantaĝojn al homoj. En 2014, la Eŭropa Aŭtoritato pri Nutraĵsekureco konkludis, ke esplorado pri nutra kromo ne pravigis ĝian agnoskon kiel esenca nutraĵo.

Dum kroma metalo kaj Cr(III)-jonoj estas konsiderataj netoksaj, kromato kaj ĝiaj derivaĵoj, ofte nomataj "heksavalenta kromo", estas toksaj kaj kancerigaj. Laŭ la Eŭropa Agentejo pri Kemiaĵoj (ECHA), kroma trioksido, kiu estas uzata en industriaj galvanizaj procezoj, estas "substanco de tre alta zorgo" (SVHC).

Vidu ankaŭ

Read next

In 160 languages

eoAfrikaansአማርኛaragonésअंगिकाالعربيةالدارجةمصرىasturianuKotavaअवधीazərbaycancaBasa BaliBikol Centralбеларуская (тарашкевіца)беларускаябългарскиभोजपुरीပအိုဝ်ႏဘာႏသာႏবাংলাབོད་ཡིགbrezhonegbosanskicatalà閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄CebuanoکوردیcorsučeštinaчӑвашлаCymraegdanskDeutschދިވެހިބަސްΕλληνικάEnglishespañoleestieuskaraفارسیsuomiføroysktfrançaisNordfriiskfurlanGaeilgeGàidhliggalegoગુજરાતીGaelg客家語 / Hak-kâ-ngîעבריתहिन्दीFiji HindihrvatskihornjoserbsceKreyòl ayisyenmagyarհայերենinterlinguaBahasa IndonesiaIdoíslenskaitaliano日本語la .lojban.JawaქართულიKabɩyɛқазақшаಕನ್ನಡ한국어kurdîкомиkernowekкыргызчаLatinaLëtzebuergeschLugandaLimburgsLigureLadinlombardລາວlietuviųlatviešuмокшеньMalagasyMāoriMinangkabauмакедонскиമലയാളംмонголमराठीкырык марыBahasa Melayuမြန်မာဘာသာэрзяньNāhuatlPlattdüütschनेपाल भाषाNederlandsnorsk nynorsknorskNovialoccitanlivvinkarjalaଓଡ଼ିଆиронਪੰਜਾਬੀPapiamentupolskiPiemontèisپنجابیپښتوportuguêsRuna Simiromânăarmãneashtiрусскийसंस्कृतम्sardusicilianuScotsسنڌيsrpskohrvatski / српскохрватскиSimple EnglishslovenčinaslovenščinaSoomaaligashqipсрпски / srpskiSeelterskSundasvenskaKiswahiliதமிழ்తెలుగుтоҷикӣไทยTagalogtoki ponaTürkçeтатарча / tatarçaئۇيغۇرچە / Uyghurcheукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаvepsän kel’Tiếng ViệtWinaray吴语хальмгייִדישYorùbá文言閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文isiZulu

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article