factograf
EO

adriatika insulo de Kroatio

Korčula

Korčula

Key facts

areo279km²
supermara alteco569m
estasinsulo
landoKroatio
troviĝas en administra unuoDubrovnik-Neretva
priskribita en fontoenciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron
Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo Korčula. Por ĝia ĉefa urbo, vidu Korčula (urbo).

Korčula (itale Curzola, greke Κόρκυρα Μέλαινα Korkyra Melaina, latine Corcyra Nigra) estas kroata insulo en la Adriatiko antaŭ la marbordo de Dalmatio. Ĝi estas la dua plej granda insulo de Kroatio post Krk. Ĝi estas atingebla per pramo interalie de Split, Orebić kaj Hvar. Ĝia plej granda urbo estas Korčula, en la oriento de la insulo.

La insulo apartenas al la kroata municipo Dubrovnik-Neretva, havas areon de 279,03 km2 (longo 46,8 km, larĝo 5,3-7,8 km) kaj 17 038 loĝantojn. La plej altaj montoj estas Klupca (568 m) kaj Kom (510 m).

Urboj

La urbo Korčula
La urbo Korčula

La tri plej grandaj urboj sur Korčula estas Korčula, Blato en la centro de la insulo kaj la malgranda havenurbo Vela Luka okcidente. Aliaj municipoj estas Žrnovo, Smokvica, Čara, Pupnat kaj Lumbarda.

En la urbo Korčula situas la tiel nomata naskiĝdomo de Marko Polo, ĉar malgraŭ kontraŭaj indikoj de Marko Polo mem en sia libro Il Milione daŭre ekzistas tradicioj, kvankam sen pruvigaj elementoj, en Kroatio, kiu subtenas lian naskiĝon en Korčula anstataŭ en Venecio.

Historio

La 8-an de septembro 1298 proksime al la insulo okazis la marbatalo ĉe Curzola inter venecia kaj ĝenova mararmeoj.

Read next

In 50 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article