factograf
EO
Sign in

Kiruna

Kiruna
All data from the card 4
Loĝantaro
17 284 (2023)
Loĝdenso
1 517 loĝ./km²
Alto
550 m
Areo
11,39 km² (1 139 ha)
Situo en la mondo
Situo en la mondo
Kirko de Kiruna
Kirko de Kiruna
Kiruna
Kiruna
La nova centro de Kiruna, 2022
La nova centro de Kiruna, 2022
5 images

Kiruna (nord-samee Giron, finne Kiiruna, tornival-finne Kieruna) estas urbo en regiono Norrbottens län, norda Svedio, kaj la plej granda urbo en la historia provinco Lappland. Ĝi situas norde de la norda polusa cirklo, ĉe bordo de la lago Luossajärvi, inter la fererco-riĉaj montoj Kiirunavaara kaj Luossavaara. Ĝi estas administra centro de samnoma komunumo Kiruna.

La setlejo estis fondita en 1900, kaj oni konsideras Hjalmar Lundbohm, delegito de la min-firmao LKAB, kiel fondinto. La urbo havis ĉirkaŭ 17 500 loĝantojn en 2020, kaj en 2004 ĉirkaŭ 18 000 loĝantojn. La plej granda ekonomia branĉo estas la minado.

Pro risko de disfalo kaŭze de la mineo en Kiirunavaara, oni post debatado decidis en 2007 translokiĝi la centro de la urbo. Laŭ la sveda mino-leĝo, la mino-firmao LKAB devas paĝi la kostojn, kiu la firmao en 2008 kalkulis al 12,5 miliardoj kronoj. Oni translokiĝas plurajn domojn, malkonstruas multaj, kaj konstruos novajn.

La ligna preĝejo de Kiruna, desegnita de Gustaf Wickman, estis konstruita inter 1907 kaj 1912, kaj inspirita de la lignaj norvegaj bastonpreĝejoj, kaj situas en natura parko proksime al Kiruna centro.

1907–1958 Kiruna havis tramo-liniojn. Je 45 km oriente de la urbo troviĝas Esrange, sola civila kosmodromo de Eŭropo.

Vidu ankaŭ


Read next

In 72 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article