factograf
EO

jono kun pozitiva ŝargo

Katjono

Katjono estas pozitive ŝargita jono. Ĉar la pozitive ŝargitaj jonoj migras sum elektrolizo al la katodo (minusa poluso), oni elektis por ili la nomon katjono.

Katjonoj estiĝas el atomoj aŭ molekulo per fordono de elektronoj aŭ akcepto de hidrogenjonoj H+(protonoj).

La saloj konsistas ĉiam el katjonoj kaj anjonoj.

Ekzemploj

  • simplaj katjonoj:
    • unuvalenta: K+, Na+, Li+, H+
    • duvalenta: Mg2+, Ca2+, Ba2+
    • trivalenta: Al3+
    • kvarvalenta: Pb4+
  • kunmetitaj katjonoj (molekulaj katjonoj):
    • NH4+ (amonio-jono)
    • H3O+ (oksoniumo-jono)
    • [NO]+ (Nitrozil-jono)

Estiĝo de simplaj katjonoj

  • Na → Na+ + 1e−
  • Mg → Mg2+ + 2e−
  • Al → Al 3++ 3e−
eliĝo de elektrono rezultas katjonon

Vidu ankaŭ

Read next

In 55 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article