factograf
EO
Sign in

komunumo en Finnlando

Kaskinen

Kaskinen

Key facts

loĝantaro1 285
areo10,64km²
estasurbeto, komunumo
landoFinnlando
dato de fondo aŭ kreo1785
troviĝas en administra unuoOstrobotnio
All data from the card 6
Lando
Finnlando
Provinco
Ostrobotnio
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
1 285 (2015)
Loĝdenso
121 loĝ./km²
Areo
10,64 km² (1 064 ha)

Kaskinen, en la sveda Kaskö, estas urbo en la provinco Ostrobotnio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. Kun nur 1500 loĝantoj Kaskinen estas la plej malgranda urbo en Finnlando. Kaskinen estas dulingva urbo, el la loĝantoj 67% parolas la finnan kaj 30% la svedan. Kaskinen estas unu el du finnlandaj urboj, kies limoj estas tute akve – la alia estas Pargas.

Geografio

paroĥa centro de Kaskisten en septembro 2023
paroĥa centro de Kaskisten en septembro 2023
situo de Kaskinen en Finnlando
situo de Kaskinen en Finnlando
2 images

Kaskinen situas ĉe Botnia golfo sur insulo, kiu havas du pontojn al la kontinento. Laŭ la stato de 2015 en la insulo vivis 1 285 loĝantoj sur areo de 11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 121 loĝantoj/km². La insula teritorio havas komunan limon kun Närpes, pro la du indikitaj pontoj. La urbo estas natura haveno kaj ĝi estas ligita per fervojo al Seinäjoki. En la 1980-aj jaroj la urbo havis konekton per ŝipo al Svedio al urbo Gävle.

Historio

La sveda reĝo Gustavo la 3-a fondis la urbon en jaro 1785, sed ĝi estis loke grava haveno jam antaŭ tio. Ĝis la 19-a jarcento fiŝkaptado kaj komerco estis la plej gravaj okupoj de la urbanoj, sed dum la 20-a jarcento al la urbo estis konstruita fervojo kaj pli granda porto, segejoj, alia industrio kaj fiŝfabriko. Oni kredis, ke Kaskinen iĝus granda urbo, sed tio ne realis.

En la 1970-aj jaroj kompanio Metsä-Botnia fondis celulozan fabrikon en la urbo kaj la urbo kreskis per novaj finnlingvaj loĝantoj kaj la iam plene svedlingva urbo ekhavis finnlingvan plimulton.

Evoluo de la loĝantaro

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 778 0 % 100,0 % 0 %
1900 916 3,5 % 96,5 % 0 %
1920 1.383 33,6 % 66,4 % 0 %
1930 1.421 25,1 % 74,7 % 0,2 %
1950 1.663 40,5 % 59,5 % 0 %
1960 1.484 48,5 % 51,5 % 0 %
1970 1.302 55,8 % 44,2 % 0 %
1980 1.914 72,0 % 27,7 % 0,3 %
1990 1.780 71,8 % 27,7 % 0,5 %
2000 1.564 68,1 % 30,3 % 1,6 %
2005 1.482 67,4 % 30,4 % 2,2 %

Eksteraj ligiloj

  • Retejo de urbo Kaskinen (en la finna, sveda kaj angla lingvoj)

Read next

In 35 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article