factograf
EO
Sign in

radilegomo

Karoto

Karoto
Manĝeblaj radikoj de karotoj
Manĝeblaj radikoj de karotoj
Fruktoj de Daucus carota subsp. maximus - Muzeo de Tuluzo
Fruktoj de Daucus carota subsp. maximus - Muzeo de Tuluzo
2 images

Karoto (Daucus carota subsp. sativus) estas radiklegomo, tipe oranĝkolora kun ligneca teksturo. Karoto estas kultivata por sia manĝebla karneca radiko, manĝata kiel legomo. La manĝebla parto de karoto estas la pivotradiko.

Historio

Verŝajne la sovaĝaj prakarotoj devenis el Afganio, kie restas la centro de diverseco de varioj de D. carota.

Origine karotoj havis koloron purpuran, blankan aŭ flavan. La nuna oranĝa karoto disvolviĝis en Nederlando kiel omaĝo al princo Vilhelmo la 1-a dum la Nederlanda lukto por sendependeco de Hispanio en la 16-a jarcento (la oranĝa koloro apartenas al la dinastio Oranje-Nassau kaj nun al Nederlando). La oranĝa karoto ne nur havas pli bonan guston, sed ankaŭ enhavas betakarotenon, kio igas ĝin pli saniga, kaj tial la kultivado de ĉiuj aliaj karotvarioj ĉesis.

Sovaĝa karoto

La familiara sovaĝa floro, sovaĝa karoto, estas posteulo de ĝardenkarotoj; ĝardenkarotoj, kiuj reproduktas sin seme, baldaŭ revenas al sia sovaĝa pratipo, kun forkoformaj, karotodoraj, manĝeblaj radikoj, kiuj rapide iĝas tro lignecaj kaj amaraj por manĝi. Pastinakoj estas proksimaj parencoj de karotoj.

La sovaĝa karoto ĉeestas ĉie en Eŭropo, en Centra kaj Okcidenta Azio kaj en Nord-Afriko. Ekzistas ĉirkaŭ 22 varioj.

Nutro

Diversaĵoj

  • Genetikisto Leonard M. Pike serĉis kaj reinventis purpuran kaj blankan karotojn enhavantajn substancojn por preventi kanceron. Vendo estis malmulta.
  • La plej granda karoto en la mondo situas ĉe Okahune, Nov-Zelando. Ĝi altas ĉirkaŭ kvar metrojn kaj konsistas el gipso.

Eksteraj ligiloj

esperante Recepto kun karotoj
angle Receptoj kun karotoj
angle Tutmonda Karotmuzeo

Read next

In 137 languages

eoአማርኛÆngliscالعربيةAtikamekwбашҡортсаBasa BaliBoarischžemaitėškaBikol CentralбеларускаяBetawiभोजपुरीবাংলাབོད་ཡིགbrezhonegbosanskicatalà閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄TsetsêhestâheseکوردیčeštinaчӑвашлаCymraegdanskDeutschދިވެހިބަސްΕλληνικάEnglishespañoleestieuskaraفارسیvõroNa Vosa VakavitifrançaisNordfriiskGaeilgegalegoGaelgHausa客家語 / Hak-kâ-ngîעבריתहिन्दीhrvatskihornjoserbsceKreyòl ayisyenmagyarԱրեւմտահայերէնBahasa Indonesiaitaliano日本語la .lojban.JawaQaraqalpaqshaKabɩyɛKumoringភាសាខ្មែរಕನ್ನಡ한국어перем комиکٲشُرкыргызчаLatinaLadinoLëtzebuergeschлаккуLimburgsLigureລາວlietuviųlatviešuмокшеньMalagasyMinangkabauмакедонскиമലയാളംмонголꯃꯤꯇꯩ ꯂꯣꯟmooreमराठीBahasa Melayuမြန်မာဘာသာمازِرونیNederlandsnorskଓଡ଼ିଆиронਪੰਜਾਬੀPicardPälzischpolskiPiemontèisپنجابیپښتوportuguêsikirundiromânăarmãneashtiрусскийIkinyarwandaसंस्कृतम्sarduScotssrpskohrvatski / српскохрватскиSimple EnglishسرائیکیslovenščinaGagana SamoachiShonaSoomaaligashqipсрпски / srpskisvenskaKiswahiliSakizayaதமிழ்ತುಳುతెలుగుтоҷикӣไทยትግርኛTürkçeئۇيغۇرچە / Uyghurcheукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаTiếng ViệtwalonWinaray吴语isiXhosaVahcuengh閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文isiZulu

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article