Kapilavastuo estis antikva urbo, kiu funkciis kiel la ĉefurbo de la ŝakjoj.
En budhisma tradicio


Laŭ tekstoj en la Palia Kanono, la patro de la budho Gotamo, la raĝo Ŝudodano, estis unu el la regantoj de la sendependa respublika ŝtato de Ŝakjujo, kaj tial la budho Gotamo mem loĝis en ties ĉefurbo, Kapilavastuo, ĝis kiam li iĝis dudek naŭ jarojn aĝa, tiam li forlasis la urbon praktiki asketismon.
Arĥeologia retrovo
La serĉo de la historia situo de Kapilavastuo dum la 19-a jarcento sekvis la dokumentojn kaj de Faŝjiano kaj de Ŝjuanzango, ĉinaj bikŝuoj, kiuj pilgrimis al la loko en la 4-a kaj la 7-a jarcentoj respektive. Kelkaj arĥeologoj rekonis la lokon, kie Kapilavastuo situis, kiel nunan Tilaŭrakoton, Nepalo; dum aliaj rekonis ĝin kiel nunan Piprahvon, Barato. En ambaŭ lokoj troviĝas arĥeologiaj ruinoj.
Referencoj
Bibliografio
- Coningham, Robin. (2015) The Archaeology of South Asia: From the Indus to Asoka, c.6500 BCE–200 CE. Cambridge University Press, p. 438–440. ISBN 978-1-316-41898-7.
