factograf
EO
Sign in

Kakelo

Kakelo

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoCakile
taksonomia rangogenro

Kakelo (Cakile) estas genro de floraj plantoj en la familio brasikacoj, kiuj kreskas proksime al marbordoj, ofte en sablaj dunoj. La genro estas indiĝena de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. La specio kakelo mara (Cakile maritima) estas indiĝena de Eŭropo, sed estis enkondukata al Nordameriko, kie en multaj lokoj ĝi anstataŭas la tie-indiĝenan kakelon nordamerikan (Cakile edentula) kaj estas konsiderata invada specio.

Kakeloj estas kutime unujaraj aŭ dujaraj plantoj, sed povas esti plurjaraj. Ili povas atingi altecojn de 0.8 metroj. La tigoj povas esti suprenirantaj aŭ kuŝantaj kaj branĉas ĉe la bazo. La folioj estas karnaj kaj la floroj estas blankaj aŭ purpuraj.

Read next

In 27 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article