factograf
EO

Joseph Muscat

Joseph Muscat

Key facts

naskiĝdato1974-Januaro-22
lernejoUniversitato de Malto
okupopolitikisto, ĵurnalisto, ĉefministro
naskiĝlokoPietà
partioPartio Laborista
honorigoOrdeno de Princo Jaroslavo la Saĝa, dua klaso
All data from the card 1
Postenoj
Ĉefministro de Malto (2013–2020)Member of the House of Representatives of Malta (en) (2013–2020)membro de la Eŭropa Parlamento (2004–2008)member of the 13th House of Representatives of Malta (en)

Joseph MUSCAT (naskiĝis la 22-an de januaro 1974) estas malta politikisto, kiu servis kiel la ĉefministro de Malto de 2013 ĝis 2020. Li prenis la postenon je la 10-a de marto 2013 post elektado en kiu li venkis Lawrence Gonzi'n.

Muscat naskiĝis en Tal-Pietà, proksime de La-Valeto, Malto, kaj studis ĉe la Universitato de Malto. Li laboris kiel ĵurnalisto por Super One Radio kaj Super One TV dum la 1990-aj jaroj. Li estis redaktisto de la retejo http://www.maltastar.com Arkivigite je 2014-01-03 per la retarkivo Wayback Machine de 2001 ĝis 2004, kaj li kontribuis al la gazetoj L-Orizzont kaj The Times.

Li elektiĝis kiel Eŭropa parlamentano en 2004, en 2007 gajnis Ph.D. je administradoscienco ĉe la Universitato de Bristolo, kaj demisiis el la Eŭropa Parlamento en 2008 por eniri la Maltan parlamenton. Kadre de tio li iĝis la ĉefo de la Malta Laborista Partio je la 6-a de junio 2008, kaj gvidanto de opozicio de la 1-a de oktobro 2008 ĝis la 10-a de marto 2013, kiam li transiris al la registaro por iĝi ĉefministro de Malto.

La 1-an de decembro 2019 li anoncis baldaŭ demisii post revelacioj kadre de la enketo pri la murdo de la kontraŭkorupta ĵurnalisto Daphne Caruana Galizia.

Li havas edzinon kaj du filinojn.

Eksteraj ligiloj

  • Retejo
  • Retpaĝo fare de la Eŭropa parlamento
Antaŭe:Ĉefministro de MaltoPoste:
Lawrence Gonzi2013 – 2020Robert Abela

Read next

In 47 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article