factograf
EO

José de Alencar

José de Alencar

Key facts

naskiĝdato1829-Majo-01
mortdato1877-Decembro-12
okupoĵurnalisto, politikisto, advokato
naskiĝlokoFortalezo
mortlokoRio-de-Ĵanejro
postenoMinistro pri Justico de Brazilo
partioPartio Konservativa
verkoThe Guarani
ĝenrodramaturgio
priskribita en fontoenciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron
All data from the card 2
Postenoj
Ministro pri Justico de Brazilo
Membrecoj
Brazila Beletristika Akademio
La Vidvineto, 1942.
La Vidvineto, 1942.

José Martiniano de ALENCAR [ĵoze' martiniano de alenkar'] (naskiĝis la 1-an de majo 1829 en Fortalezo kaj mortis la 12-an de decembro 1877 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila verkisto kaj ankaŭ ĵurnalisto, politikisto, prelegisto kaj teatrologo. Li estis edzo de Ana Cochrane.

José de Alencar estis filo de fama senatano, samnoma. Li bakalaŭriĝis pri Juro kaj komencis sian literaturan aktivadon en la ĵurnalo Correio Mercantil. Post sufero de cenzurado li decidis kun amikoj aĉeti propran gazeton: Diário do Rio de Janeiro.

Pluraj el liaj romanoj unue aperis en tiu gazeto: Cinco Minutos (Kvin minutoj, 1856) kaj A Viuvinha (La Vidvineto, 1857, kies unua Esperanta eldono aperis en 1941, reeldonita en 2012). En 1857 aperis O Guarani, la unua el tri romanoj pri la brazilaj indiĝenoj, sekvis Iracema (Esperanta traduko aperis en 1974) en 1865 kaj Ubirajara en 1874).

José de Alencar intence verkis pri la sorto de homoj en Brazilo kaj grave kontribuis al specife brazila literaturo. Li estas ĉefa reprezentanto de romantikismo en Brazilo.

En 1877 Alencar iĝis ministro sub la brazila imperiestro Dom Pedro la 2-a, sed li ne povis longe servi en sia ofico, jam samjare li mortis pro tuberkulozo.

Vidu ankaŭ

Read next

In 31 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article